Lester R. Brown
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lester R. Brown (naskiĝis la 28-an de marto 1934 en Bridgeton Nov-Ĵerzejo Usono) estas usona tutmonda ekologiisto, verkisto, Konata pro analizoj de la tutmonda varmiĝo, nutraĵ-manko, akvo-elĉerpiĝo kaj energio-manko. Li fondis la Mond-Gardan Instituton (Worldwatch Institute) kaj la Ter-Politikan Instituton (ne-profitan esplor-organizaĵon kies sidejo estas en Vaŝingtono kaj kiun li prezidas).
Lester R. Brown | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lester R. Brown | |||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1934 (1934-03-28) (90-jaraĝa) en Bridgeton | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Rutgers • John F. Kennedy School of Government • Universitato de Marilando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | agronomo • verkisto • natursciencisto • terkultivisto • mediprotektulo vd | ||||
Laborkampo | daŭrigebla disvolviĝo • medio vd | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Plan B 4.0: Mobilizing to Save Civilization ❦ Eco-Economy: Building an Economy for the Earth ❦ Plan B 2.0: Rescuing a Planet Under Stress and a Civilization in Trouble vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brown verkis aŭ kunverkis pli ol 50 librojn pri naturmediaj tutmondaj problemoj tradukitajn en pli ol 40 lingvojn. Lia plej lasta verko estas Plan B 3.0: Mobilizing to Save Civilization, kies esperantigo aperis en 2008 sub titolo Plano B - Mobilizo por savi civilizacion. Brown resumis multajn el la plej gravaj problemoj endanĝerigantaj civilizacion en numero de majo 2009 de la revuo Scientific American.[1]
Ricevanto de 40 honoraj doktorecoj kaj premioj, inkluzive, en 1987, de la Naturmedia Premio de Unuiĝintaj Nacioj, en 1989, de la Ora Medalo de WWF, en 1994, de la Premio Blua Planedo (Blue Planet) pro liaj "kontribuoj al solvado de tutmondaj naturmediaj problemoj" kaj ankaŭ de la premio MacArthur Fellowship, jam en 1978 en sia libro The Twenty-Ninth Day (La dudek-naŭa tago), Brown atentigis pri la "diversaj danĝeroj aperantaj sekve de nia ekspluatado de la naturo... pro troa fiŝkaptado en la oceanoj, senarbarigo kaj transformado de teroj en dezertojn"[2]
En 1986, la Biblioteko de Kongreso petis liajn personajn arkivojn, rimarkante ke liaj verkoj "jam forte influis la pens-aliron al problemoj kiel tutmondaj loĝantaro kaj resursoj." Meze de la 1970-aj jaroj, Brown kontribuis al disvolvo de la koncepto pri "daŭripova disvolviĝo", dum kariero komenciĝinta per agrikulturo.
Brown loĝas en Vaŝingtono.