Sep Leĝoj de Noa

sepo de diaj ordonoj (laŭ rabena judaismo) devigaj por la tuta homaro, kiuj ne estas rekte listigitaj en la Biblio sed enestas en Talmudo From Wikipedia, the free encyclopedia

Sep Leĝoj de Noa
Remove ads

La Sep Leĝoj de Noa (hebree שבע מצוות בני נח, ŝeva micvot benej Noaĥ) aŭ Sep Leĝoj de NoaĥoNoaĥidaj Leĝoj aŭ la Noaĥaj Leĝoj (la Hebrea prononco de tiu ĉi nomo estas [noaĥ], kaj la esperantigo estas "Noaĥo"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ la Talmudo, estis donitaj de Dio[1] kiel ligiga serio de leĝoj por la "filoj de Noa" – kaj fakte, al la tuta homaro, konsiderante Noaĥon kaj lian familion ties nuraj prauloj.[2][3]

Thumb
La ĉielarko estas la neoficiala simbolo de noaĥismo, kiu rememoras pri la Geneza rakonto pri la Diluvo en kiu ĉielarko aperas al Noa post la Granda Inundo, indikante, ke dio ne sendu alian inundon al la planedo kaj ne detruu la vivon denove. Tie en Nacia Parko Jasper.

Laŭ la juda tradicio, ne-judoj kiuj aliĝas al tiuj leĝoj ĉar ili estis donitaj de Moseo[4] estas sekvantoj de noaĥismo kaj konsiderataj kiel justaj gojoj, kiuj ricevos lokon en Olam Haba (en Hebrea עולם הבא, nome la venonta mondo), la fina premio por la justuloj.[5][6]

La Sep Leĝoj de Noa inkludas malpermesojn kontraŭ adorado de idoloj, nomi dion, murdon, adulton kaj seksan malmoralecon, ŝtelon, manĝon de vivanta animalo, same kiel la devigon establi tribunalojn.

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads