Leĝo de Planck
From Wikipedia, the free encyclopedia
La leĝo de Planck estas fizika leĝo, kiu priskribas la intensecan spektron de termoradiado elsendita de nigra korpo. La leĝo nomiĝas laŭ la germana fizikisto Max Planck, kiu eltrovis ĝin en la jaroj 1899 ĝis 1901 [1].
Laŭ la Planck'a leĝo la spektra intenseco de termoradiado de nigra korpo sur ĝia surfaco estas[2]:
- ,
- kun
- : intenseco, unuo W/m2,
- : ondolongo de elsendita radiado en vakuo,
- : konstanto de Planck,
- : rapideco de lumo en vakuo,
- : konstanto de Boltzmann,
- : korpotemperaturo, unuo K.
La leĝo estas ĝeneraligo de pli maljunaj leĝo de Stefan-Boltzmann kaj leĝo de Wien pri ŝoviĝo. Ĝi estas konfirmita eĉ per la plej ekzaktaj mezuradoj[3].