From Wikipedia, the free encyclopedia
Leŭkipo, greke Λεύκιππος, (vivis en la 5-a jarcento antaŭ nia epoko) estis helena filozofo. Li estis la unua proponanto de atomismo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Leŭkipo |
Li naskiĝis verŝajne en Mileto, eble en Abdero aŭ Elajo.
El liaj laboraĵoj nenio konserviĝis; ili estas konataj nur el citaĵoj de lia disĉiplo Demokrito. Tial ne eblas distingi, kiu el la du kreis kiujn ideojn kaj tezojn.
Leŭkipo kaj lia disĉiplo Demokrito disvolvis en Abdero materialisman filozofion laŭ kiu la homa psiko estas ankaŭ kunmetita de atomoj. Sed Demokrito, kiu daŭre disvolvis la teorion de atomoj, ombris sian majstron tiel, ke laŭ Diogeno Laertio, Epikuro opiniis, ke la ekzisto de Leŭkipo estas dubinda. Iuj supozas, ke li ne ekzistis kaj ke lia nomo estis pseŭdonimo de Demokrito, sed Aristotelo kaj Teofrasto citas lin kiel fondinton de atomismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.