From Wikipedia, the free encyclopedia
Liturgia libro estas libro kiu entenas tekstojn kaj specifaĵojn de gestoj per kiuj oni plenumas kultajn agojn. Tiuj lastaj estas dirataj rubrikoj kaj korespondas al instrukcioj rilataj al ritaj skemoj ĉirkaŭ kiuj disvolviĝas la liturgio. Tial la liturgian libron konstituas esence rubrikoj apud kiuj la preĝformuloj kaj benoj estas indikataj per iliaj incipit.
La unuaj liturgiaj libroj estis skribitaj de la manskribistoj en la skriptorioj de monaĥejoj aŭ de katedraloj. Ilia cirkulado restis manskribita ĝis la unuaj presaj eldonoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. En la Katolika Eklezio la Koncilio de Trento iniciatis, sekve, la unuajn modelajn eldonojn (editio typica) konklude de la kodigo de la lex orandi (leĝo de la preĝado)[1] kiu ekde la antikvaj gaŭlaj-germanaj kompilaĵoj diritaj ordines romani (romaj reguloj), ebligis unuformigi la latinan ritaron secundum usus Romanae Curiae (laŭ la uzo da la roma kurio). La ĉefaj fazoj de tiu procezo montras evoluon kiu el la apostola centro disvastiĝas al la periferio kaj el tiu al la centro.
La unua roma liturgia ordigo, jam embrie ĉeesta en la Didakeo, en la Apostola tradicio kaj en la Apostolaj konstitucioj, verkoj kiuj aperis ekde la unua ĝis la kvara jarcentoj, estis pluellaboritaj en la sakramentarioj kiuj, ekde la 4-a jarcento kolektis la erojn rezervitajn al la celebranto, laŭekzemple de la Gelasia sakramentario (Sacramentarium Gelasianum Vetus) de la komenco de la 8-a jarcento. En la 10-a jarcento la roma tradicio estis restarigita en gaŭla-franca regiono, unuloke pere de roma germana pontifika ritlibro de la benediktanoj de la monaĥejo de Sankta Alban en Majenco. datebla inter la jaroj 950 kaj 961, kiu kolektas rubrikojn kaj preĝojn de la sakramentoj; dualoke pere de la kompleta Meslibro (Missale plenarium).
La kriterioj al kiu inspiriĝis la Koncilio de Trento estis: igi devigaj al la tuta okcidenta katolika eklezio, escepte de tiuj lokaj eklezioj kiuj povus pretendi ritojn kun pli ol 200 jarojn de antikveco. Kun la Dua Vatikana Koncilio okazis ĝenerala liturgia reformo de la liturgiaj libroj kiu puŝis traduki al la ĉiuj lingvoj la liturgjajn librojn.
La precipaj libroj estas[2]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.