metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Liège [ljɛʒ] (esperante Lieĝo) estas stacio sur linio 13 de la Metroo de Parizo, inter la 8-a kaj 9-a arondismentoj de Parizo.
Liège | |||
---|---|---|---|
Metrostacio Liège | |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 8-a / 9-a | ||
Geografia situo | 48° 52′ 47″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.8796262.326983 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 143 956 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 26-a de februaro 1911 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 0613 | ||
Metro-linio | |||
La stacio estis malfermita la 26-an de februaro 1911 fare de Kompanio Nord-Sud, sur linio B, nuna parto de linio 13.
Ĝia unua nomo estis Berlin (Berlino), kaj ĝi estis alinomita Liège (Lieĝo) la 1-an de decembro 1914.
Ĝi situas sub Strato d'Amsterdam, ambaŭflanke de Strato de Liège, ĉirkaŭ 300 metrojn norde de stacidomo Gare de Paris-Saint-Lazare. La stacio eltiras sian nomon de Strato de Liège, kiu kiel la plimulto de stratoj de la Kvartalo de l'Europe, kreita en la 1820-aj jaroj, havas nomojn de grandaj urboj de Eŭropo.
Pro la mallarĝeco de la strato, kajoj ne frontas unu la alian: la stacio konsistas el du apartaj duon-stacioj, norda kaj suda, por priservi ambaŭ direktojn de la linio.
La stacio restis longe fermita post la Dua mondmilito.
La stacio disponas pri unusola alirejo: ŝtuparo sur inter-ŝoseo fronte al n-ro 21, Strato de Liège.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.