Lobopodia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lobopodiuloj aŭ lobopodianoj estis membroj de neformala grupo Lobopodia, Snodgrass 1938,[1] (el la greka, signife "senpinta piedo") nome vermeca taksono kun ĝermecaj kruroj.
La konsidero de la Lobopodia koncepto varias el aŭtoro al aŭtoro. Ties plej limigita senco referencas al serio de ĉefe kambriaj panartropodaj taksonoj de flekseblaj organismoj kun nesegmentitaj membroj – por ekzemplo Aysheaia, Hallucigenia kaj Xenusion. Pli larĝa difino de Lobopodia aligus ankaŭ la nunajn filumojn Onychophora kaj Tardigrada. La plej larĝa difino proponas ke (monofiletikaj) superfilumo Lobopodia enhavi ĉiujn el la tri panartropodaj filumoj.[2]
La plej antikvaj preskaŭ-kompletaj fosiliaj lobopodiuloj datas el Malsupra Kambrio; oni konas kelkajn ankaŭ el Ordovicio, Silurio kaj Karbonifero Lagerstätten.[3][4][5] Kelakj portas malmoligitajn ungojn, platojn aŭ spinojn, kiuj estas ofte konservitaj kiel karbonigitaj aŭ mineraligitaj mikrofosilioj en Kambriaj tavoloj.[6][7]