Lubeko
urbo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lubeko (germane Lübeck (/'ly:be:k/ aŭ /'ly:bEk/, laŭguste), estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. La urbo dum la mezepoko estis membro de la Hansa Ligo kaj nuntempe estas grava turisma kaj komerca centro de norda Germanio. De la Lubeka haveno veturas pramŝipoj al Svedio, Finnlando, Rusio kaj Estonio.
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Lubeko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego • Hansa urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Schleswig-Holstein • federacia lando • urboŝtato | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 23552–23570 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 218 095 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 018 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 52′ N, 10° 41′ O (mapo)53.86972222222210.686388888889 [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 214,21 km² (21 421 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lübeck [+] | |||||
Fermi
Iom da statistiko:
- Germana nomo: Lübeck [LIbek]
- Situo: 53° 51′ 38″ N 10° 43′ 46″ O (mapo)
- Loĝantaro: 215 330 (en 2001)
- Areo: 214,14 km²
- Alteco: averaĝe 11 m super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
La historia centro de Lubeko de 1987 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. La du-tura Holstena Pordego (Holstentor) iam estis tre konata, ĉar ĝia bildo ornamis la 50-markan monbileton.
En 1525 okazis konflikto inter Visby kaj Lubeko, kies soldatoj bruligis la preĝejojn de Visby, krom la germanan.