Luhanska provinco
provinco de Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Luhanska provinco[1] (ukraine Луганська область, Luhanska oblast; ruse Луганская область, Luganskaja oblast) estas unu el la 24 subŝtatoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia teritorio situas en la plej orienta parto de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.
Luganska provinco (Луганська область) | |||
provinco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Луганська область | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Ora Hordo (1236-1502) | ||
Najbaras kun | 5
- Ĥarkiva provinco Ukrainio - Belgoroda provinco Rusio - Voroneĵa provinco Rusio - Rostova provinco Rusio - Donecka provinco Ukrainio | ||
Riveroj | Luhanka, Donec | ||
Ĉefurbo | Lugansko | ||
Areo | 26 684 km² (2 668 400 ha) | ||
Loĝantaro | 2 331 800 (1.1.2009) | ||
Denseco | 87,39 loĝ./km² | ||
Fondita | 3-a de junio 1938 | ||
Guberniestro | Serhiy Haidai (ekde ) | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona prefikso | +380-64 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-09 | ||
AKU | BB | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 18 | ||
Luhanska provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Luhansk Oblast | |||
Statistiko: www.lugastat.lg.ua | |||
Retpaĝo: www.loga.gov.ua | |||
La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Luhansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Kipuĉe (Кипуче), Brjanka (Брянка), Sorokino (Сорокине), Ĥrustalnijo (Хрустальний), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodonecko (Сєверодонецьк), Kadijivka (Кадіївка) ĝis majo 2016 oficiale Staĥanov (Стаханов) kaj Dovĵansk (Довжанськ). Inter 1935-1958 kaj 1970-1990 la oficiala loknomo de la ĉefurbo estis Voroŝilovgrad, kaj tiam ankaŭ la subŝtato nomiĝis Voroŝilovgrada provinco.
Unu el pli malnovaj urboj estas Starobilsk.
En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).
27-an de aprilo 2014 jaro okazis sindeklaro de Luganska Popola Respubliko en limoj de Luhanska provinco. Dum Donbasa milito sur teritorio de Luhanska provinco okazis intercivitana milito kian kaŝe subtenis Rusio. La 11an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luhansko/Lugansko. Dum la 23-27-an de septembro 2022 jaro en areo de akupita parto de Luhanska provinco okazis adulterita referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio[2].