Madre de Dios (rivero)
rivero en Peruo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Madre de Dios (Esperantigite : Dipatrin-Rivero), havas la saman nomon kiel la perua regiono tra kiu ĝi fluas (Madre de Dios aŭ Dipatrinio). Post 1 130 kilometrojn ĝi estiĝas Beni-Rivero en Bolivio kaj tiam iras norden en Brazilon, kie ĝi nomiĝas Madejra-Rivero. Tiu ĉi estas alfluanto de Amazono.
Madre de Dios (rivero) | |
---|---|
rivero • gold river | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 060 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Beni River |
Geografio | |
Landoj | Peruo |
Regionoj | Manú Province |
La Dipatrin-Rivero estas grava akvovojo por la departemento de Dipatrinio, precipe por Puerto Maldonado, la plej granda urbo en la areo, kaj la ĉefurbo de la departemento. Mangujo-kultivado kaj oro-minado estas du el la multaj industrioj de siaj riverbordoj. Aliaj gravaj industrioj kiuj koncernas Dipatrin-Rivero estas selekta arbarekspluatado kaj agrikulturo, kiuj ambaŭ prezentas seriozajn mediprotektajn problemojn. Laŭlonge de la rivero oni trovas plurajn naciajn parkojn kaj naturrezervejojn, nome la Nacian Parkon de Tambopata-Kandamo kaj la Biosferan Rezervejon de Manu.