Mae West
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mary Jane "Mae" West (17an de aŭgusto, 1893 – 22an de novembro, 1980)[1] estis usona aktorino, kantistino, dramaturgo, scenaristo, komediisto, kaj seksa simbolo kies distrartista kariero daŭris sep jardekojn, konata pro sia frivola duoblesencemo kaj forta seksa sendependeco.
Mae West | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mae West | |||||
Naskonomo | Mary Jane West | ||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1893 (1893-08-17) en Broklino, Nov-Jorko, Usono | ||||
Morto | 22-an de novembro 1980 (1980-11-22) (87-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Cypress Hills Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Guido Deiro vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jane Mast vd | ||||
Okupo | dramaturgo • televida aktoro • filmaktoro • scenaristo • kantisto • verkisto • teatra aktoro • komikisto • aŭtobiografo • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1911–1978 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
West estis aktiva en vodevilo kaj en teatro en Novjorko antaŭ translokiĝi al Holivudo iĝis komediisto, aktorino kaj verkisto en la industrio de kino, same kiel ŝi aperis en radio kaj televido. La Usona Kininstituto listigis ŝin kiel la 15an inter la plej grandaj stelulinoj de la klasika usona kinarto.
Ofte uzante rimarkindan voĉon de kontraldo,[2] West estis unu el la plej polemikaj kinstelulinoj de sia epoko kaj ŝi trafis multajn problemojn, speciale cenzuron. Ŝi prifajfis la sistemon, farante komedion el konvenciaj kutimoj, kaj la publiko de la epoko de la Depresio admiris ŝin pro tio. Kian ŝia kinkariero finis, ŝi verkis librojn kaj teatraĵojn kaj plue ludis en Las Vegas, en la Unuiĝinta Reĝlando, en radio kaj televido kaj registris albumojn de Rokenrolo. Iam oni demandis al ŝi pri la diversaj klopodoj kiuj malhelpis ŝian karieron, al kio ŝi respondis: "Mi kredas en cenzuro. Mi riĉiĝis el ĝi."[3][4]