Malriĉaj homoj
romano far Teodoro Dostojevskij / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malriĉaj homoj (ruse Бедные люди; Bednije ljudi, kie la adjektivo povas signifi malriĉaj kaj malfeliĉaj samtempe) estis la unua verko de la rusa romanisto Fjodor Dostojevskij. La romano estis bone akceptita de la influa kritikisto Vissarion Belinskij kaj la publiko ĝenerale. La romano estis publikigita la 15an de januaro 1846 en la almanako Sankt-Peterburga Kolekto.[1]
Бедные люди | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Fjodor Dostojevskij | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | rusa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1846 | ||||
Ĝenro | romano | ||||
Loko de rakonto | Rusia Imperio | ||||
| |||||
Dostojevskij finis Malriĉaj homoj en majo 1845. Lia amiko Dmitrij Grigoroviĉ, kunluanta kun li apartamenton, portis la manuskripton al la poeto Nikolaj Nekrasov, kiu siavice montris ĝin al la fama kaj influa literatura kritikisto Vissarion Belinskij. La lasta aprezis la romanon kaj nomis ĝin la unua "socia romano" de Rusio.[2] Malriĉaj homoj estis publikigita la 15-an de januaro 1846 en la Sankt-Peterburga Kolekto kaj havis grandan sukceson.[3][4]