komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kerpen estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Erft kaj al la distriktaro Kolonjo, inter la urboj Kolonjo kaj Akeno. Fine de decembro 2022 la urbo havis 67 239 loĝantojn.
Kerpen | ||||||
| ||||||
large district town • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kolonjo | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Erft | |||||
Urborajtoj | Urbo ('Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02237 (Balkhausen, Brüggen, Kerpen, Türnich), 02273 (Horrem, Sindorf), 02275 (Blatzheim, Buir, Manheim) | |||||
Poŝtkodo | 50169, 50170, 50171 | |||||
Aŭtomobila kodo | BM | |||||
Oficiala Municipokodo | 05362032 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtbezirke) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Marlies Sieburg | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Jahnplatz 1 50171 Kerpen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 67239 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 52′ N, 6° 42′ O (mapo)50.8719444444446.6961111111111 | |||||
Alto super la marnivelo | 95 m | |||||
Areo | 113,94 km² | |||||
En la urboparto Manheim estas strato nomata "Esperantostraße": la strato estas ties kerno, en kiu situas la elementa lernejo, la junulara centro, kultura kunvenejo, la centra ĉionvendejo. La urboparto inkluzive de la Esperantostrato tamen malaperos ĝis la jaro 2022 pro la tersurfaca minado de lignito: jam en 2014 duono el la domoj de la urboparto estas forlasitaj kaj gazetaj artikoloj nomis ĝin "fantoma urbo".[1] La loĝantoj ricevis novan urboparton, konsekvence nomata Manheim-Neu, kaj postulis ke ankaŭ tie estu "Esperantostraße". Sed ĉar komunumo en Germanio ne rajtas havi du samnomajn stratojn samtempe, la strato en la nova urboparto baptiĝis "Esperantoweg". Tiel Kerpen iĝis unu el la tre malmultaj loĝlokoj tutmonde, kiuj samtempe disponas pri du stratoj nomataj pro Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.