Manuel Noriega
Panama oficiro kaj diktatoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Manuel Antonio Noriega Moreno (naskiĝis la 11-an de februaro 1938, laŭ franciaj juraj aktoj, aliaj fontoj indikas naskiĝjaron 1934 aŭ 1940 [1] en Panamurbo, mortinta la 29-an de majo 2017 samloke[2]), alinome hispane: „Cara de Piña“ , angle ankaŭ „Pineapple Face“ [3][4] (en Esperanto: ananasa vizaĝo, en Latinameriko fivorto por pustula vizaĝo), inter la 12-a de aŭgusto 1983 ĝis la 20-a de decembro 1989 fakte estis diktatoro de Panamo, kaj tiel li estis konsiderata de la okcidentaj amaskomunikiloj kiuj sekvis la usoneman tendencon, post kiam li estis estinta la preferata panamestro de Usono.
Manuel Noriega | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Manuel Noriega | |||||
Naskonomo | Manuel Antonio Noriega Moreno | ||||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1934 (1934-02-11) en Panamurbo | ||||
Morto | 29-an de majo 2017 (2017-05-29) (83-jaraĝa) en Panamurbo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cerba sangado vd | ||||
Religio | katolikismo • protestantismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Panamo vd | ||||
Alma mater | Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco • Militista Lernejo Chorrillos vd | ||||
Partio | Partio Revolucia Demokrata vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto • droglordo • militinĝeniero vd | ||||
Aktiva dum | 1967– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ofte oni malprave konsideras lin prezidanto de Panamo tiutempa. Fakte tamen li rezignis pri la titolo kaj nur nomis sin "ĉefo de la nacia gvardio", kaj post la transformo de la nacia gvardio al "defendaj fortoj de Panamo" (hispane Fuerzas de Defensa de Panamá) do ties gvidanto. La 15-an de decembro 1989 la nacia asemblo de Panamo tamen deklaris lin registarestro kun enhave kaj tempe nelimigitaj rajtoj.