Maraj senvertebruloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maraj senvertebruloj estas la senvertebruloj kiuj loĝas en maraj medioj. Senvertebrulo estas terminego kiu inkludas ĉiujn animalojn krom la vertebrulaj membroj de la filumo Ĥorduloj. Senvertebruloj ne havas vertebraron, kaj kelkaj evoluis konkon aŭ duran ekzoskeleton. Kiel surtere kaj en aero, maraj senvertebruloj havas grandan varion de korpoformoj, kaj estis kategoriigitaj en ĉirkaŭ 30 filumoj. Ili konstituas plej el la makroskopa vivulantaro de la oceanoj.
La plej fruaj animaloj estis maraj senvertebruloj, tio estas, vertebruloj venis poste. Animaloj estas multĉelaj eŭkariotoj,[1] kaj estas distingataj el plantoj, algoj, kaj fungoj ĉar ili ne havas ĉelmurojn.[2]
La plej fruaj animaloj eble estis tiuj de la genro Dickinsonia,[3] antaŭ 571 al 541 milionoj da jaroj.[4]