From Wikipedia, the free encyclopedia
Jorge Mario Pedro VARGAS LLOSA, konata kiel Mario VARGAS LLOSA [elp. Marjo Bargas Ljosa] (naskiĝis la 28-an de marto 1936 en Arequipa) estas perua kaj hispana (ekde 1993) verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li estas laŭreato de Nobel-premio pri literaturo de la jaro 2010.
Vargas Llosa naskiĝis en Peruo, en mezklasa familio de Arequipa, kaj studis en Hispanio.
Baldaŭ konata tutmonde, li verkas en la hispana lingvo, ĉefe romanojn, sed ankaŭ elstaras liaj artikoloj kaj eseoj, ne nur beletraj sed ankaŭ politikaj, pri kiuj estas konata lia paso el maldekstremaj opinioj al la defendo de la novliberalismo.
Li famiĝis internacie en la 1970-aj jaroj danke al la eldona fenomeno konata kiel "boom" en Hispanio kaj en la tuta Eŭropo, per kio oni disvastigis la verkojn de tiamaj hispanamerikaj verkistoj (romanistoj kaj rakontistoj ĉefe) kiel Gabriel García Márquez, Julio Cortázar kaj aliaj, kune kun Mario Vargas Llosa.
Li estis kandidato al la prezidanteco de Peruo en 1990, sed perdis fronte al la tiam nekonata Alberto Fujimori. Jam tiam en tiu epoko li pasigis longajn loĝadojn kaj en Britio kaj en Hispanio, anstataŭ en Peruo. Pli kaj pli li iĝis pli dekstrema. Lastatempe, post ekregistaro de maldekstrema Pedro Castillo en Peruo kaj de Pedro Sánchez en Hispanio, kelkaj asertoj liaj iomete skandalis kiel eĉ kontraŭdemokrataj: "Latinamerikanoj eliros el krizo nur kiam ili malkovros, ke ili malbone voĉdonis. Gravo en baloto ne estas libero en elekto, sed bone voĉdoni".[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.