Martha Graham
From Wikipedia, the free encyclopedia
Martha GRAHAM (11a de majo, 1894 – 1a de aprilo, 1991) estis usona dancistino de moderna danco kaj koreografiistino. Ŝia stilo, nome Graham tekniko, reformis la usonan dancostilon kaj estas nun instruata tutmonde.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Martha Graham | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1894 (1894-05-11) en Picburgo | ||||
Morto | 1-an de aprilo 1991 (1991-04-01) (96-jaraĝa) en Nov-Jorkio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Denishawn School of Dancing and Related Arts • Santa Barbara High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Erick Hawkins vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | baleta dancisto • koreografo • muzikinstruisto • baleta majstro • kostumdezajnisto • dancisto vd | ||||
Laborkampo | danco vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ŝi dancis kaj instruis dum ĉirkaŭ sepdek jaroj. Graham estis la unua dancisto kiu ludis en la Blanka Domo, veturis eksterlanden kiel kultura ambasadoro, kaj ricevis la plej altan civilan premion en Usono: nome Prezidenta medalo de libereco. En sia vivo ŝi ricevis honorojn kiel la Ŝlosilo de la Urbo Parizo al la Japanimperia Ordeno de la Belega Krono.