usona muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Mary OSBORNE (naskiĝis la 17-an de julio 1921 en Minot, North Dakota; mortis la 3-an de aprilo 1992 en Bakersfield, Kalifornio) estis usona ĵazmuzikistino (gitaro kaj kantado).
Mary Osborne | |
---|---|
Mary Osborne en 1976 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1921 en Minot |
Morto | 4-an de marto 1992 (70-jaraĝa) en Bakersfield |
Mortokialo | Kancero |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto kantisto ĵaz-gitaristo |
Osborne estis filino de danca kaj ragtima muzikisto. Ŝi ludis komence violonon kaj kontrabason, poste gitaron en la lernejaj orkestroj. Aŭdinte Ĉarlion Christian en la orkestro de Alphonso Trent, ŝi transiris al elektra gitaro.[1] Fine de la 1930-aj jaroj ŝi muzikis en la bando de radiostacio KDKA. Ekde 1941 ŝi muzikis kun Joe Venuti, poste kun Buddy Rodgers, Terry Shand kaj Russ Morgan. En 1945 ŝi transloĝiĝis al Novjorko. Tie ŝi fondis propran triopon, muziki tamen ankaŭ kun Mary Lou Williams,[2] Charlie Shavers, Louie Bellson, Tyree Glenn kaj Mercer Ellington kaj surdiskigis kun Coleman Hawkins, kun Beryl Booker kaj kun Ethel Waters.
En 1951 Down Beat raportis, ke ŝi estas emeritiĝinta kaj nur estas dommastrino. Sed nur unu jaron poste ŝi estis ree sur la scenejo: Kun Billie Holiday ŝi koncertvojaĝis tra Eŭropo. Inter 1952 kaj 1963 ŝi regule kunmuzikadis en la spektaklo Jack Sterling Radioshow de Columbia. En 1959 aperis ŝia muzikalbumo A Girl and Her Guitar.[3] Postsekve ŝi laboris kiel gitarluda instruisto kaj iris en 1968 kiel entreprenisto al la okcidenta marbordo de Usono, kie ŝi direktis sian firmaon Osborne Guitar Company, el kiu evoluis la amplifikilo-produkta firmao Osborne Sound Laboratories. Foje ŝi koncertis, ekzemple en 1969 kun Venuti, en 1978 kun Marian McPartland aŭ en 1981 je la Kool Festival en Novjorko. En 1977 ŝi prezentis la albumon Now's The Time (el 1977, kun saksofonistino Vi Redd kaj McPartland), al kiu sekvis en 1982 Now and Then. En 1991 ŝi ludis siajn lastajn koncertojn en Village Vanguard.[4]
Osborne estis geedziĝinta kun trumpetisto Ralph Scaffidi kaj patrinis al tri gefiloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.