From Wikipedia, the free encyclopedia
Mary WIGMAN, arta nomo de Karoline Sophie Marie Wiegmann (Hanovro, 13a de novembro 1886 - Berlino, 19a de septembro 1973) estis germana dancistino, ĉefa helpanto de la danco de ekspresionismo.
Mary Wigman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1886 en Hanovro |
Morto | 18-an de septembro 1973 (86-jaraĝa) en Okcidenta Berlino |
Tombo | Orienta tombejo de Essen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Elisabeth Wiegmann (en) |
Okupo | |
Okupo | koreografo universitata instruisto muzikinstruisto dancisto komponisto |
Ŝi studis kun Rudolf von Laban kaj havis kontaktojn kun la grupo de ekspresionistoj Die Brücke, dum, dum la Unua Mondmilito, ŝi rilatis kun la grupo dadaista de Zuriko. Por ŝi, la danco estis esprimo de la interno de la individuo, kun speciala fokuso al la esprimivo kontraŭ la formo. Tiel ŝi donis specialan gravon al la gestaro, ligita ofte kun la improvizo, same kiel kun la uzado de maskoj por marki la esprimivon de la vizaĝo. Ŝiaj movoj estis liberaj, spontanaj, provante novajn formojn moviĝi tra la scenejo, trejnante aŭ glitiĝante, aŭ movante partojn de la korpo en statisma sinteno, kiel en orienta dancostilo. Ŝi baziĝis sur principo de tensio-maltensio, kio okazigis pli grandan dinamismon al la movado. Krome ŝi uzis la nociojn de falo-rekupero por diagrami la eblojn inter tiuj du polusoj, kiujn ŝi konsideris "mortoj". Ŝi precize estis kiu ekuzis la senmovon kiel ilo en la danca movado, ne kiel sinonimo de silento aŭ malpleno. Ŝi kreis koregrafiojn faritajn tute sen muziko, dum ŝi liberiĝis el ligiloj de la spaco, kiu anstataŭ volvi kaj kapti la danciston iĝis projekcio de ŝia movado, cele al malnova romantisma klopodo fandiĝi kun la universo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.