From Wikipedia, the free encyclopedia
Masud RAĜAVI (perse مسعود رجوی; naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1948, Tabas, Irano) estas kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (mallonge: OMIP), kiun li estras kune kun sia edzino Mariam.
Masud Raĝavi perse مسعود رجوی | |||||
---|---|---|---|---|---|
Masud Raĝavi en 1988 | |||||
Persona informo | |||||
مسعود رجوی | |||||
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1948 en Tabas, Irano | ||||
Religio | islamo • Dekduimamismo vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Alma mater | Teherana universitato | ||||
Partio | Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Kazem Raĝavi kaj Saleh Rajavi (en) vd | ||||
Edz(in)o | Mariam Raĝavi | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto (1979–) militestro (1979–) partizano (1967–1971) cult leader (en) vd | ||||
| |||||
kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li lernis en Teherana universitato, kie aniĝis al OMIP kaj post tri jaroj iĝis inter 12 anoj de la Centra komitato de la organizaĵo. En 1971 Raĝavi estis arestita de la ŝaha sekreta servo SAVAK kaj kondamnita al mortopuno. Post enmiksiĝo de franca prezidanto François Mitterrand kaj Amnestio Internacia la kondamno estis anstataŭigita per ĝismorta puno.
Post la irana revolucio de 1979 Raĝavi estis liberigita. En 1980 li deziris partopreni prezidantan balotadon, sed Ruhollah Ĥomejni vetois tion. Baldaŭ Raĝavi komencis kritiki novan reĝimon kaj ekde 1981 daŭrigis terorisman agadon de sia organizaĵo. Sub forta premado de la «mulaa reĝimo» OMIP translokiĝis eksterlanden — al Francio kaj Irako. En Irako estis fondita ĉefa bazo de la organizaĵo — la tendaro Aŝrafo. La 24-an de aprilo 1990 antaŭ la oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo estis murdita lia frato Kazem Raĝavi, advokato kaj reprezentanto de la organizaĵo.[1] Post 2003 Masud Raĝavi malaperis de sur publika politika areno kaj rolon de la gvidanto de OMIP plenumas lia edzino Mariam. Laŭ sciigoj de eksaj anoj de OMIP, Masud Raĝavi havas inter anoj de la organizaĵo sendisputeblan aŭtoritaton, proksiman al persona kulto.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.