Mateusz Morawiecki
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mateusz Jakub MORAWIECKI [Mateŭŝ Jakub Moravjecki] (naskiĝis la 20-an de junio 1968) estas pola manaĝero kaj bankisto, ano de partio Rajto kaj Justeco, de la jaro 2015 Vic-Ĉefministro kaj Ministro pri la Disvolviĝo en la Registaro de Beata Szydło, la 8-an de decembro 2017 li estis nomumita fare de Prezidento de Pollando Andrzej Duda por la ofico de Ĉefministro de Pollando kaj estis de la 11-a de decembro 2017 la Ĉefministro de Pollando ĝis decembro 2023.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Mateusz Morawiecki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mateusz Jakub Morawiecki | |||||
Naskonomo | Mateusz Jakub Morawiecki | ||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1968 (1968-06-20) (55-jaraĝa) en Vroclavo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | pola • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Pola Popola Respubliko • Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vroclavo • Universitato de Bazelo • Hamburga universitato • Wrocław University of Science and Technology • IX Liceum Ogólnokształcące im. Juliusza Słowackiego we Wrocławiu • Ekonomika Universitato de Vroclavo vd | ||||
Partio | Rajto kaj Justeco (ekde 2016) | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Kornel Morawiecki vd | ||||
Gefratoj | Anna Morawiecka vd | ||||
Edz(in)o | Iwona Morawiecka vd | ||||
Infanoj | Aleksandra Morawiecka • Jeremiah Morawiecki • Magdalena Morawiecka • Ignacy Morawiecki vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pola manaĝero kaj bankisto | ||||
Laborkampo | politiko • historio • ekonomiko • makroekonomiko • banka industrio vd | ||||
Aktiva dum | 1979– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Pollando | |||||
Dum | ekde 11-a de decembro 2017 ĝis decembro 2023 | ||||
Antaŭulo | Beata Szydło | ||||
Sekvanto | Donald Tusk | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La 9an de januaro 2018 la Ĉefministro Mateusz Morawiecki faris la ŝanĝojn en sia registaro, aperis la jenaj novaj ministroj:
- Andrzej Adamczyk - ministro pri infrastrukturo,
- Mariusz Błaszczak - ministro pri la nacia defendo (antaŭe li estis ministro pri internaj aferoj kaj administrado),
- Joachim Brudziński - ministro pri internaj (enlandaj) aferoj kaj administrado,
- Jacek Czaputowicz - ministro pri la eksterlandaj aferoj,
- Teresa Czerwińska - ministro pri la financaj aferoj,
- Jadwiga Emilewicz - ministro pri la entreprenemo kaj teknologio,
- Henryk Kowalczyk - ministro pri la medio,
- Jerzy Kwieciński - ministro pri la investado kaj disvolviĝo,
- Łukasz Szumowski - ministro pri la sano.