From Wikipedia, the free encyclopedia
McAllen estas grandurbo, universitata urbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en Kantono Hidalgo (Teksaso).
McAllen | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 142 210 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 934 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 26° 13′ N, 98° 14′ U (mapo)26.216388888889-98.236388888889 [+] | ||||
Alto | 37 m [+] | ||||
Areo | 152,181209 km² (1 521 8.1 209 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo McAllen, Texas [+] | |||||
McAllen situas sur ebenaĵo (proksime fluas Rio Grande del Norte) en la suda landparto de Usono, same en la suda parto de Teksaso. La landlimo de Meksiko - tio estas la rivero - situas 5 mejlojn. La maro troviĝas 110 km.
Okcidenta McAllen estis fondita en 1904. En la sekva jaro trajno jam ekfunkciis. En 1907 ankaŭ Orienta McAllen fondiĝis. Ili unuiĝis en 1910.
En McAllen kaj en la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo kaj la nafto dominas. Apud la urbego internacia komerca zono funkcias.
McAllen havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 18-29 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. En 1998 oni mezuris 38 °C, en 1962 -11 °C. Jare pluvas po 506 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en septembro plej ofte (tiam okazas tropikaj ŝtormoj), en novembro plej malofte.
McAllen havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kaj fervojo kuras al Brownsville (Teksaso), ĉefvojo kuras al San Antonio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.