From Wikipedia, the free encyclopedia
Meksika kuirarto estas ĉefe fuzio de indiĝena mezamerika kuirarto kun eŭropaj, ĉefe hispanaj, elementoj aldonitaj post la konkero de la Azteka Imperio en la 16a jarcento. La bazaj materialoj estas indiĝenaj manĝaĵoj, kiaj maizo, faboj kaj kapsiketoj. Eŭropanoj enmetis grandan nombron de aliaj manĝaĵoj, plej grave el kiuj estas viandoj el aldomigitaj animaloj (bovoj, porkoj, kokoj, kaproj, kaj ŝafoj), laktaj produktoj (ĉefe fromaĝo), kaj variaj herboj kaj spicoj. Aldone al la bazaj materialoj menciitaj, kiaj maizo kaj kapsiketoj, aliaj indiĝenaj ingrediencoj estas la jenaj: tomatoj, kukurboj, avokadoj, kakao kaj vanilo,[1]
Kiam la hispanoj dekomence klopodis trudi sian propran dieton en la lando, tio ne eblis kaj eventuale la manĝaĵoj kaj la kuirartaj teknikoj komencis esti miksitaj, ĉefe ĉe la monaĥejoj de la kolonia epoko. Ankaŭ afrikaj kaj aziaj influoj estis enmetitaj en la mikso dum tiu epoko kiel rezulto de la entrudo de afrikdevenaj sklavoj en Nova Hispanio kaj la interkulturo rezulta el la Manila galiono.[2]
Laŭlonge de la jarcentoj, tio rezultis en regionaj kuirartoj bazitaj sur lokaj kondiĉoj, kiaj tiuj de Oaxaca, Veracruz kaj la Jukatana Duoninsulo.
Meksika kuirarto estas grava aspekto de la kulturo, socia strukturo kaj popularaj tradicioj de Meksiko. LA ĉefa grava ekzemplo de tiu konekto estas la uzado de mole nome saŭcoj por specialaj okazoj kaj ferioj, partikulare en la sudaj kaj centraj regionoj de la lando. Pro tiu tialo kaj aliaj, Meksika kuirarto estis enskribita en la Listo de Nemateria Kultura Heredo de la Homaro de 2010 fare de UNESCO.[3]
La meksika romanistino Laura Esquivel inkludis la ĝeneralan etoson de la meksika kuirato kaj en la intrigo kaj en la materialo por sia romano Como agua para chocolate (Kiel akvo por ĉokolado). Fakte unu el plej konataj (se ne eĉ la tuta plej konata) kontribuo de la meksika kuirarto al la tutmonda kuirarto estas ĉokolado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.