Metilenverdo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Metilenverdo aŭ verdo de metileno estas heterocikla aromata kemia kombinaĵo simila al la metilenbluo kaj uzatas kiel tinkturo kaj en biologiaj nukletestoj por makuloj identigantaj bakteriojn. Metilenverdo estas la plej grava tinkturo surbaze de tiazino. Metilenverdo estas nitroderivaĵo de la metilenbluo kaj posedas superan lumrezistecon kompare kun la bluo de metileno.
Metilenverdo | |||||
Kemia strukturo | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 2679-01-8 | ||||
ChemSpider kodo | 68394 | ||||
PubChem-kodo | 75889 | ||||
Molmaso | 364.85 g mol−1 | ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||||
GHS Signalvorto | Averto | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335, H351, H411 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P273, P280, P302+352, P305, P305+351+338, P310, P338, P351 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tamen ĝia malpreciza blueco-verda koloro ne estas tiom altira ol tiu de la metilenbluo. La naturo "oniuma"[3] de la bazaj tinkturoj estas la ĉefa kaŭzo de ĝia fotosensiveco[4]. Industrie, metilenbluo uzatas por kolorigi kotonon, silkon, ledon kaj paperon. La metilenverdo, kune kun la hemotoksilino[5], estas tre uzata en eksperimentoj histologiaj.