From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥaelo Kohlhaas (germane, Michael Kohlhaas) estas novelo de Heinrich von Kleist. Unuaj fragmentoj aperis en la Phöbus-artikoloj de Kleist de 1808. Komplete estis ĝi eldonita en 1810.
Michael Kohlhaas | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Heinrich von Kleist |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1810 |
Loko de rakonto | Germanio |
La rakonto okazas meze de la 16a jarcento kaj temas pri la ĉevalvendisto Michael Kohlhaas, kiu pro maljusteco farita al li, faras al si justecon agante tiel laŭ la devizo: „Fiat iustitia, et pereat mundus“ (eo.: „Okazu justeco, eĉ se la mondo pereas“). Ernst Bloch alnomis pro tio Miĥaelon Kohlhaas la „Don Kiĥoto de la rigora civita moralo“.[1]
En 1800 gravis la eksteraj fiaskoj (militaj venkoj kontraŭ Napoleono) kaj internaj sintenoj (konduto de la germanaj princoj rilate al Napoleono) rezultantaj je malkontenteco en Prusio. Kleist staris decide kontraŭ Francio, li volis reformojn. „Kohlhaas vivis tiam, kiam la absolutisma ŝtato ekestas, tamen tiam samtempe la leĝa mezepoka pensmaniero ankoraŭ ne malaperis. En absolutismo ne estas loko por memhelpo. Tio malsamas al leĝaro mezepoka. La mezepoka Saksa Spegulo esprimis ne nur la rajton, sed ankaŭ la devigon de ĉiuj, rifuti la maljustecojn faritaj de de la potenculoj. El ĉi tiu vidpunkto eblas diri, ke en la verko luktigas Kleist mezepokajn kontraŭ fruabsolutismajn justecideojn.“ [2]
Heinrich von Kleist prilaboras la historion de Hans Kohlhase en la novelo Michael Kohlhaas.
Michael Kohlhaas kunportas opoziciajn dilemojn, kiuj eĉ hodiaŭ ekzistas:
La en Brandenburgo vivanta ĉevalvendisto Michael Kohlhaas rajdas per paro da ĉevaloj al Saksio. Survoje estas li tamen haltigita en la burgo de la nobelulo Wenzel von Tronka per la despota postulo pri paspermesilo. Post kiam Kohlhaas en Dresdeno konstatas, ke tia paspermesilo ne ekzistas, ekscias li je reveno, ke siaj du ĉevaloj lasitaj kiel garantiaĵo maldikiĝis pro uzo en peza laboro en la kampoj kaj tiel fariĝis senvaloraj.
Kontraŭ tiu maljustaĵo prezentas Kohlhaas ĉe elektoprinco de Saksio plendon, sed ĝi estas malakceptita pro influo de la familio von Tronka; pliaj penoj de Kohlhaas cele esti aŭdata, finas je la morto de sia edzino, perfortita de gvardisto.
Seniluziiĝinta pri tio, ke li ne spertas laŭ la leĝa maniero justecon, komencas Kohlhaas, post la maldolĉa perdo de sia edzino, venĝon kontraŭ la junkro Wenzel von Tronka. Li atakas Trokenburgon kaj mortigas ĉiujn loĝantojn. La junkron mem, kiu estis la sola eskapinto, li postkuras per kreskantaj armeecaj hordoj, unue ĝis la monaĥejo Erlabrunn, kaj fine ĝis la lutereca Wittenberg, kiun li forbruligas plurfoje.
Laŭ famo atingas Kohlhaas fine Lepsikon, kiun li ankaŭ bruligas. Post tio li konversacias kun Marteno Lutero, kiun Kohlhaas publike kondamnis antaŭe; tamen post kiam li priskribas sian situacion al li, akiras Lutero per petego por Kohlhaas paspermesilon al Dresdeno, por povi la plendon denove alporti al justeco.
En Dresdeno, Kohlhaas restas netuŝita sub la protekto de sia paspermesilo. Dume, kolektitaj disaj restoj de lia armeo amasiĝis kaj rabadis tra la lando. Ilia ĉefo estis Johann Nagelschmidt, kiu ŝajnigis esti la konfidenculo kaj la reganto de Kohlhaas. Fakte, lin Kohlhaas volis vidi pendumita pro liaj diversaj teruraĵoj. Nur la maldungo de la hordarmeo pro amnestio viv-savis Nagelschmidt-on. Kohlhaas povas rifuti la suspekton, kunlabori kun Nagelschmidt. Baldaŭ poste, tamen, Kohlhaas rimarkis ke li estas hejmarestita. Li atingis boaton de Nagelschmidt, kiu volas liberigi lin el Dresdeno, oferante al li la komandon de la armeuloj nun en premego. Kohlhaas akceptas tiun proponon, sed nur por ke li povu eskape el Dresdeno al "la Oriento aŭ al Orienta Hindujo" enŝipiĝi. La aŭtoritatoj kaj la mesaĝon kaj la respondon sekrete interkaptas. Ĉi tio fine donas la kialon por lia aresto.
Tiam invitis la "krono de Pollando" (en kverelo kontraŭ la nobeluloj de Saksio) la princo-elektiston de Brandenburgo, kune procedi kontraŭ ili. Nun pritraktas la princo-elektisto la kaŭzon pri Kohlhaas. Por subteni lin kontraŭ pliaj maljustecoj, li proponas al li novan justan juĝon. Tio kondukas al la juĝo de la junkro von Tronka pro damaĝoj, tamen Kohlhaas estas kondamnita, pro perturbi la socian pacon, al morto. Mallonge antaŭ la ekzekuto, la elektoprinco de Saksio malkovras, ke Kohlhaas troviĝas en cigana profetaĵo. Ĝi inkluzivas la nomon de la lasta princo-elektisto de lia princa familio, la daton, kiam li perdos sian regnon kaj la nomon per kiu la regno finiĝas. Ĉiuj provoj por kredigi lin pri ĉi tiu profetaĵo malsukcesas. Fine, sur la pendumejo englutis Kohlhaas la paperon kun la profetaĵo kaj igas ĝin tiel definitive nehaveblan de la princo-elektistoj, kiuj tiam suferas nervan kolapson.
La mistera arto (gemeinsvolle Kunst) de la aŭgurista ciganino estas aŭtologia (mem-envorta): estas simileco inter ŝi kaj Lisbeth, kio ekzemplo estas pri la novela uzado de paralelismo.
La arto pri aŭguro estas enkondukita kiel defio al politika suvereneco. La princelektisto de Saksio diras:
|
La princelektisto tiel respondas al minaco, far la ciganino, al lia rajto posedi sian suverenecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.