germana regiona gazeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Mitteldeutsche Zeitung estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Halle (Saale) kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 14-a de novembro 1876 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton, ĝis la 16-a de marto 1990 je la nomo Die Freiheit ("la libero") kiel komunisma publikaĵo kaj post ties fondo kiel distrikta organo de la ŝtata unueca partio SED. Antaŭa gazeto de sama nomo Mitteldeutsche Zeitung jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento ĝis la jaro 1904 aperis en la proksima urbo Weißenfels.
Mitteldeutsche Zeitung | ||
periodaĵo • taggazeto | ||
---|---|---|
Speco | ĉiun lundon ĝis sabaton | |
| ||
Posedanto | eldonejo M. DuMont Schauberg | |
Establodato | 16-a de aprilo 1946 (je la titolo Die Freiheit) | |
Stabo | ĉefeldonisto Hartmut Augustin (stato de aŭgusto 2015), ĉefeldonistoj Alfred Neven DuMont, Christian DuMont Schütte, Isabella Neven DuMont | |
| ||
Retejo | mz-web.de | |
La gazeto ekde la 1-a de marto 1990 apartenas al la kolonja eldonejo M. DuMont Schauberg. Ekde aprilo 2010 al redakcia komunumo de la eldonejo ankaŭ apartenas la gazetoj Berliner Zeitung en Berlino kaj Kölner Stadt-Anzeiger en Kolonjo, kaj ĝis februaro 2013 krome la gazeto Frankfurter Rundschau en Frankfurto ĉe Majno.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.