Molière
franca dramisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Baptiste Poquelin, alinomita MOLIÈRE [mɔljɛʁ] kaj Moliero en esperanto (naskiĝis en Parizo, estis baptita la 15-an de januaro 1622[1], mortis la 17-an de februaro 1673 en Parizo), estis franca dramaturgo kaj komediisto.
Molière | ||
---|---|---|
Molière en rolo de César en La Mort de Pompée, pentrita de Nicolas Mignard (1658). Kolekto: Comédie-Française. | ||
Persona informo | ||
Molière | ||
Naskonomo | Jean-Baptiste Poquelin | |
Naskiĝo | 15-a de januaro 1622 en Parizo | |
Morto | 17-a de februaro 1673 en Parizo | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | tuberkulozo vd | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand • Malnova Universitato de Orléans vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Jean Poquelin vd | |
Edz(in)o | Armande Béjart | |
Amkunulo | Madeleine Béjart vd | |
Infanoj | Esprit-Madeleine Poquelin vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Molière | |
Okupo | Dramaturgo, komediisto | |
Laborkampo | teatro • aktorado vd | |
Aktiva dum | 1643– vd | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Komedio | |
Verkoj | La friponaĵoj de Skapeno ❦ La nobela burĝo ❦ La malsanulo pro imago ❦ La mizantropo ❦ Tartufo ❦ Dom Juan ❦ L'École des femmes ❦ The Imaginary Cuckold ❦ Psyché ❦ Pastorale comique ❦ Mélicerte ❦ Monsieur de Pourceaugnac ❦ The Blunderer, or the Counterplots ❦ The School for Husbands ❦ L'Impromptu de Versailles ❦ L' Avarulo ❦ L'Amour médecin ❦ La mokindaj preciozulinoj ❦ Les Fâcheux ❦ Kleraj virinoj ❦ Les amants magnifiques ❦ Le Sicilien ou l'Amour peintre ❦ Le Médecin volant ❦ Le Médecin malgré lui ❦ Edziĝo kontraŭvola ❦ Lovers' quarrels ❦ Princess of Elis ❦ La Jalousie du barbouillé vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Konsiderata kiel animo de aktora grupo el kiu evoluis la teatrejo Franca Komedio, li restas tie la plej ludata aŭtoro. Senkompata kontraŭ pedanteco de falsaj sciuloj, mensogoj de nesciaj kuracistoj, pretendemo de novriĉaj burĝoj, Molière amis junularon, kiun li volis liberigi de absurdaj postuloj. Fore de rigoroj de devoteco aŭ asketismo, lia rolo de moralisto haltas tie, kien li difinis ĝin: « Mi ne scias ĉu ne estas pli bone labori por korekti kaj mildigi la pasiojn de homoj ol voli tute fortranĉi ilin »[2], kaj lia celo estis unue « ridigi honestajn homojn »[3]. Li do alproprigis al si la devizon Castigat ridendo mores (Ĝi punas ridante morojn) kiu aperis sur italaj scenejoj ekde la 1620-aj jaroj en Francio, pri komedio.