Monaĥismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
monaĥismo (el la greka monakos, ulo soleca) estas maniero vivi sian religiecon, karakterizita per kelkaj rezignoj al teraj interesoj (= mondumaĵoj), por sin dediĉi plikomplete al la aspekto spirita kuntrenante kaj modlante tutan sian ekziston.
Diversaj religioj burĝonis el si monaĥajn movadojn: Budhismo, Kristanismo, Hinduismo, Ĝajnismo, Taoismo, ankaŭ se ilia pensmaniero ne malmulte diferencas unu de la alia.