komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Montana estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Montana | |
---|---|
Blazono de Montana | |
Crans-Montana | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland • kvartalo • statistika regiono | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Sierre |
Koordinatoj | 46° 17′ 59″ N 7° 29′ 27″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2372 |
Areo | 4,89 km² |
Alteco | 1495 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3963 |
Komunumkodo | 6243 |
Situa mapo de Montana | |
La komunumo Montana situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo, sur la norda flanko de la Valo de Rodano. Ĝi apartenas al la turisma regiono Crans-Montana. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Montana-Village, Montana-Vermala, Corin kaj Diogne.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,89 km², de kiuj 37,0% estas kovritaj de arbaro, 30,5% servas por agrikulturo kaj 28,5% por setlado. [2]
La komunumo Montana limas en okcidento kaj nordo al Chermignon, en oriento al Randogne kaj en sudo al Sierre.
Tra Montana pasas la kantona ĉefvojo n-ro 210, kiu en ringoformo de Sierre kondukas tra la komunumoj kaj vilaĝoj de la regiono Crans-Montana. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 troviĝas rekte sude de la komunumo apud Sierre. Diversaj poŝtaŭtolinioj de Sierre kaj de Siono kondukas al Montana. De Montana-Vermala aertelfero al la monto Cry d'Er, de kie eblas atingi en vintro skie la skiregionon de la Plaine-Morte-Glaĉero.
Montana-Vermala estas la centro de la turisma regiono Crans-Montana, kiu en somereo famas pro la golfo- kaj la tenisturniroj kaj en vintro pro diversaj skiĉampionadoj. En 1987 la mondaj skiĉampionadoj okazis en Montana.
La unua dokumenta mencio de Montana datiĝas el la jaro 1243 jam sub la aktuala nomo Montana. Ekde la 14-a jarcento Montano formis kune kun Diogne kaj Chermignon-d'en-Bas kvartalon de la Contrée de Lens en la Valeza Dekono Sierre. Poste ĝi apartenis al la grandkomunumo Lens. Ek de 1855 la civitanoj de Montana postulis sian sendependecon kiel komunumo, kiu celo realiĝis en la jaro 1905.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.