Moruso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj interalie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:
- suda moruso Morus australis (ankaŭ: aŭstrala moruso)[1]
- blanka moruso Morus alba
- nigra moruso Morus nigra
- ruĝa moruso Morus rubra
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Morus (birdo). |
Moruso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra moruso, Morus nigra | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Pli precize, oni povas uzi la vorton "morusarbo" (aŭ "morusujo") por nomi la arbon kaj la vorton "morusbero" por nomi la frukton.[2] Laŭ Reta Vortaro "moruso" estas nur la frukto.[3]
La morusa frukto estas multipla, ĉirkaŭ 2–3 centimetroj (3⁄4–1+1⁄4 coloj) longa.[2][5] Nekompletaj fruktoj estas blankaj, verdaj, aŭ pale flavaj. La frukto ŝanĝiĝas de roza al ruĝa dum maturiĝo, poste malhela purpura aŭ nigras, kaj havas dolĉan guston tute maturiĝinte.