Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac
muzeo en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac (france Musée du quai Branly-Jacques Chirac), estas muzeo lokita en la 7-a arondismento de Parizo, proksime al la Eiffel-Turo, sur la loko de la eksa ministrejo pri eksterkomerco. La muzeo, inaŭgurita la 20-an de junio 2006, konsistigis unu el la gravaj projektoj de la prezidento Jacques Chirac (samkiel la renovigo de la Luvro estis grava projekto de Mitterrand).
Rapidaj faktoj Musée du quai Branly - Jacques-Chirac, Musée du quai Branly - Jacques Chirac ...
Musée du quai Branly - Jacques-Chirac | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Musée du quai Branly - Jacques Chirac | ||||||
arta muzeo • nacia muzeo • etnografia muzeo | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Francilio | |||||
Situo | 7-a arondismento de Parizo | |||||
Urbo | Parizo | |||||
Adreso | 37, quai Branly 7-a arondismento de Parizo | |||||
Poŝtkodo | 75007 | |||||
Situanta sur | quai Branly | |||||
Konstrustilo(j) | malkonstruisma arkitekturo vd | |||||
Arkitekto(j) | Jean Nouvel vd | |||||
Estiĝo | 20-a de junio 2006 | |||||
Malfermo | 2006 | |||||
Direktoro | Jérôme Bastianelli | |||||
Koordinatoj | 48° 51′ 39″ N, 2° 17′ 51″ O (mapo)48.8608332.2975 | |||||
| ||||||
Kolektoj | Artoj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko | |||||
Jaraj vizitantoj: | 615 795 (2021) | |||||
| ||||||
| ||||||
Retpaĝo | www.quaibranly.fr | |||||
Fermi
Ĝi estas dediĉita al la artoj kaj civilizacioj de Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko, tio estas ĉiuj neokcidentaj kulturoj. La konstruaĵo, tre modernaspekta, estis kreita de la arkitekto Jean Nouvel, kaj entenas interalie muron tute kovritan per plantoj.