My Happy Days in Hell
From Wikipedia, the free encyclopedia
My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero] estas libro de György Faludy, kiun li publikigis en 1962 en Londono, kien li fuĝis ekde kiam, okaze de la Hungara revolucio de 1956, li decidis ekzili. Per la verko, Faludy rakontas siajn travivaĵojn dum la aresto, la juĝado kaj, precipe, la restado en la gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk de 1949 ĝis sia eksigo en 1953. Baldaŭ aperis la versioj germana (Meine glückliche Zeit in der Hölle), franca (Les Beaux Jours de l'enfer) kaj aliaj. La originalon en la hungara lingvo Pokolbéli víg napjaim oni povis publikigi en lia hejmlando nur en 1987, post la forfalo de la ŝtatkomunismo en la Orienteŭropaj landoj[1].
Rapidaj faktoj My Happy Days in Hell, literatura verko ...
My Happy Days in Hell | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | György Faludy |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1962 |
Loko | Londono |
Ĝenro | aŭtobiografio |
Fermi