Nĝameno

ĉefurbo de Ĉado From Wikipedia, the free encyclopedia

Nĝamenomap

Nĝameno (pli frue Fort Lamy) estas ĉefurbo de respubliko Ĉado kaj samtempe la plej granda urbo de la lando. Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 1 092 066 loĝantoj sur areo de 100 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 921 loĝantoj/km². 998.000 loĝantoj (stato: 1999).

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Rivero ...
Nĝameno
(Fort Lamy)
arabe نجامينا Niǧāmīnā, france N'Djamena
urbo
Thumb
Homoj sur ĉevaloj en Fort Lamy
Thumb
Blazono
Lando Ĉado Ĉado
Rivero Ŝari
Situo Nĝameno
 - alteco 298 m s. m.
 - koordinatoj 12° 06′ 47″ N 15° 02′ 57″ O (mapo)
Loĝantaro 993 492 (2009)
Fondo 1900
Horzono GMT (UTC+1)
Thumb
Situo enkadre de Ĉado
Situo enkadre de Ĉado
Thumb
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: N'Djamena
Thumb
Fermi
Thumb
Ŝoseo en Nĝameno

Geografio

Nĝameno situas en la sudokcidento de la lando ĉe riveroj Ŝari kaj Logone (kiu estas ankaŭ sur la landlimo kun Kamerunio). Ĉe la alia bordo Kousséri etendiĝas.

Klimato

En Nĝameno tropika kaj dezerta klimato regas. La temperaturo estas jaraveraĝe 27,8 °C, la averaĝa precipitaĵo sumas jare ĉirkaŭ 556 mm; pluvecaj estas ĉefe la monatoj de junio ĝis aŭgusto.

Historio

La urbo estis fondita dum la franca kolonia regado en la jaro 1900 kun la nomo Fort Lamy, kaj estis alinomita en 1973 al Nĝameno (N'Djamena).

La urbo kiel registara centro estas celo, loko de puĉoj.

Ekonomio

En Nĝameno troviĝas la sola universitato de la lando, fondita en 1971.

Nĝameno posedas internacian flughavenon, uzatan de Air France, Ethiopian Airlines, Sudan Air kaj Cameroon Airlines.

En la urbo funkcias modernaj karnofabrikoj kaj naftorafinejoj.

Thumb
Preĝejo en Nĝameno

Vidindaĵoj

Servoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.