Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa
nacia parko en Belorusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa (beloruse Нацыянальны парк Белавежская пушча, ruse Национальный парк «Беловежская пуща») estas nacia parko en okcidenta Belorusio, ĉe la limo al Pollando. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo - pli okcidenta nacia parko en Pollando protektas plian parton. La nacia parko de Belorusio kovras areon de 1 500 kvadrataj kilometroj kaj situas 70 kilometrojn norde de la urbo Bresto. La praarbaro estas hejmo al la plej granda monda loĝantaro de eŭropaj bizonoj, la plej pezaj landaj bestoj de la kontinento. La limo inter la du ŝtatoj dividas la arbaron, la Nacia Parko Białowieża (pole Białowieski Park Narodowy) najbaras ĉe la pollanda flanko de la limo. Ekzistas limtransirejo por migrantoj kaj biciklantoj en la arbaro.[1]
Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
national park [+] | ||
Koordinatoj | 52° 26′ 24″ N, 23° 49′ 12″ O (mapo)52.4423.82 [+] | |
Akvokolektejo | 1 500 km² (150 000 ha) [+] | |
Areo | 1 500 km² (150 000 ha) [+] | |
Estiĝo | 11-a de aŭgusto 1932 | |
Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa | ||
Vikimedia Komunejo: Bielaviežskaja Pušča National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||