nacia parko en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Hainich estas nacia parko en Turingio. Ĝi fondiĝis je la 31a de decembro 1997[1] kaj fariĝis la 13a Nacia Parko de Germanujo. En Turingio ne estas alia nacia parko. Ĉefa celo de la parko estas protekti la hejman fagoarbaron.
Nacia Parko Hainich | ||
---|---|---|
nacia parko en Germanio, protektata areo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Turingio | |
Proksimaj urboj | Eisenach, Bad Langensalza, Mühlhausen | |
Koordinatoj | 51° 5′ 48″ N, 10° 23′ 27″ O (mapo)51.096710.3908 [+] | |
Plej alta punkto | Alter Berg [+] | |
- alteco | 494 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 51° 3′ 10″ N, 10° 27′ 31″ O (mapo)51.05269444444410.458694444444 [+] | |
Akvokolektejo | 7,5 km² (750 ha) [+] | |
Areo | 75 km² (7 500 ha)[1] | |
Fondo | 31-a de decembro 1997[1] | |
Nacia Parko Hainich | ||
Vikimedia Komunejo: Nationalpark Hainich [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko havas grandecon de 75 km²[1] kaj ĝi troviĝas en la okcidento de la federacia lando, oriente de la rivero Werra. Proksime estas la urba triangulo Eisenach-Mühlhausen-Bad Langensalza. Sude estas la samnoma, proksimume 160 kvadratajn kilometrojn vasta montoĉeno Hainich.
En la nacia parko dominas ĉiuj specoj de fagoj, sed krome ankaŭ estas multaj aliaj falfoliaj arbospecoj.
Ene de la Hainich estas multaj specoj de sovaĝaj katoj, vespertoj (Mikrokiropteroj) kaj aliaj bestoj.
En la nacia parko estu mezeŭropa arbaro, laŭ la naturo, do oni tute ne uzos la arbaron por forstekonomiaj celoj. Ĝi estas nun la plej granda natura falfolia arbaro en Germanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.