Nakulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nakulo aŭ Nakula, en la eposo Hindua nome Mahabarato, estis la kvara frato de la kvin Pandavoj. Nakulo kaj Sahadevo estis ĝemeloj naskitaj de Madri, edzino de Panduo, kiu estis alvokinta la ĝemelajn diojn Aŝvinoj uzante la benon de la reĝino Kuntio. Nakulo kaj lia frato Sahadevo, estas konataj kiel Aŝvineĝa (आश्विनेय), ĉar ili naskiĝis el Aŝvinoj.[1]
Rapidaj faktoj homo eble fikcia, Verko ...
Nakulo | |
---|---|
homo eble fikcia | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Panduo |
Patrino | Madri |
Gefratoj | Arĵuno • Sahadevo • Judiŝtiro • Bimo • Karna |
Edzo/Edzino | Draŭpadi • Karenumati |
Infanoj | Shrutsena |
Fermi
La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.