Natria hidrido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria hidrido, hidrido de natrio aŭ NaH estas kemia neorganika kombinaĵo de natrio kaj hidrogeno, ĉefe uzata kiel forta bazo en organikaj sintezoj. Hidrido de natrio estas reprezentanto de la salhidridoj, signifante ke ĝi estas salsimila hidrido, kontraste kun aliaj molekulaj hidridoj tiel kiel borano, metano, amonio kaj akvo.
Natria hidrido | |||
Kemia strukturo de la Natria hidrido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Hidrido de Natrio | |||
Pilka bastona strukturo de natria hidrido | |||
Brunaj kristaloj de natria hidrido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7646-69-7 | ||
ChemSpider kodo | 23144 | ||
PubChem-kodo | 24758 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Blanka aŭ grizkolora solido | ||
Molmaso | 23,99771 g mol−1 | ||
Denseco | 1,396 g/cm3 | ||
Refrakta indico | 1,47 | ||
Fandopunkto | 300 °C (572 ℉; 573 K) malkomponiĝas | ||
Bolpunkto | 420 °C (malkomponiĝas) [1] | ||
Solvebleco | Akvo:Reakcias kun akvo | ||
Ekflama temperaturo | Bruliva | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H228, H260, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P223, P231+232, P280, P370+378, P422 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas jona substanco, nesolvebla en organikaj solvantoj, kvankam solvebla en fandita natrio, konfirmante la fakton ke la jonoj H− restas kiel nekonata anjono en solvaĵo. Pro la nesolvebleco de la hidrido de natrio kaj ĝia forta reakciemo kun akvo, ĉiuj reakcioj kun partoprenado de NaH okazas sur la surfaco de la solido.