Malsupra Bavario (germane Niederbayern) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1273955 loĝantojn.

Rapidaj faktoj Administra distriktaro, distrikto en Bavario, Administra distriktaro [+] ...
Malsupra Bavario
Administra distriktaro
FlagoBlazono
distrikto en Bavario, Administra distriktaro [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario

Supermara alteco320 m ü. NHN [+]
ĈefurboLandshut
- koordinatoj49° N, 12° O (mapo)48.537512.156666666667
Plej alta punktoGroßer Arber [+]
Akvokolektejo10 329,87 km² (1 032 987 ha) [+]
Areo10 329,87 km² (1 032 987 ha) [+]

Loĝantaro1 181 472 [+] (3-a de januaro 2014)
Denseco114,37 loĝ./km² [+] [+]

Malsupra Bavario (Tero)
Malsupra Bavario (Tero)

Malsupra Bavario (Bavario)
Malsupra Bavario (Bavario)
DEC

Malsupra Bavario

Vikimedia Komunejo:  Lower Bavaria [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi

Ĉefurbo de la distriktaro estas Landshut, kiu iam estis rezidejo de la dukoj de Bavario.

Malsupra Bavario

Administra divido

Malsupra Bavario konsistas el naŭ distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj:

Distriktoj

  1. Distrikto Deggendorf
  2. Distrikto Dingolfing-Landau
  3. Distrikto Freyung-Grafenau
  4. Distrikto Kelheim
  5. Distrikto Landshut
  6. Distrikto Passau
  7. Distrikto Regen
  8. Distrikto Rottal-Inn
  9. Distrikto Straubing-Bogen

Eksterdistriktaj urboj

  1. Landshut
  2. Passau
  3. Straubing

Historio

La nomo Malalta Bavario estis unuafoje oficiale uzita dum la unua disdivido de Bavario en 1255. Tiam ĝi ampleksis teritoriojn sufiĉe altajn, interalie la regionojn de lago Chiemsee kaj de Bad Reichenhall, kiu situas en la nordaj Alpoj.

La dukoj de Bayern-Landshut (Malalta Bavario) iam estis regantoj de sufiĉe granda teritorio, konsiderinde pli granda ol nuna Malalta Bavario.

Geografio kaj agrokulturo

Malsupra Bavario situas ambaŭflanke de la rivero Danubo kaj estas (kompare kun Supra Bavario malalta; en ĝia agrokulturo gravas interalie kukumetoj kaj lupolo. Pri kukumetoj ĝi estas la plej granda kultivejo en Eŭropo. Ĝi enhavas parton de la monde plej granda kultivejo de lupolo, Hallertau.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.