Nigra juglando
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nigra juglando, Juglans nigra, aŭ orienta nigra juglando, estas specio de falfolia arbo de la familio de Juglandacoj, indiĝena en orienta Nordameriko. Ĝi kreskas ĉefe en ĉeriveraj zonoj, el suda Ontario, okcidenten al sudorienta Suda Dakoto, suden al Georgio, norda Florido kaj sudokcidente al centra Teksaso. Naturaj arboj en supra Otava Valo povus esti izolata indiĝena populacio aŭ derivita el plantitaj arboj.
Nigra juglando | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj kaj frukto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Juglans nigra L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Nigra juglando estas grava arbo el ekonomia vidpunkto, ĉar ĝia ligno estas malhelbruna (kiel ĝia nomo sugestas) kaj facile prilaborebla. La fruktoj, nuksoj, estas rikoltataj pro sia speciala kaj alloga gusto. Ofte, tiuj juglandoj estas kultivataj kaj pro la ligno kaj pro la nuksoj samtempe kaj multaj kultivaroj estis disvolvitaj por plibonigi la kvaliton ĉu de nuksoj ĉu de lignoj. La nigra juglando estas nune sub premo de funga-skaraba kancero kiu okazigas malpliiĝon de juglandoj en kelkaj areoj. La nigra juglando estas ankaŭ alelopatia, kio signifas ke ĝi produktas kemiaĵojn el radikoj kaj aliaj histoj kiuj povas damaĝi aliajn organismojn kaj havigi al la arbo konkurencan avantaĝon; tio estas ofte nedezirebla ĉar povas malutili al ĝardenplantoj kaj herboj.