![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Nikolai_Menshutkin.jpg/640px-Nikolai_Menshutkin.jpg&w=640&q=50)
Nikolao Menŝutkin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolao Aleksandroviĉ MENŜUTKIN (ruse Николай Александрович Меншуткин) estis rusa kemiisto kaj ne nur fakulo pri analiza, organika kaj fizika kemio, sed ankaŭ aktiva organizinto de la Politeknika Instituto de Sankt-Peterburgo de la granda imperiestro Petro la 1-a en la komenco de la 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj organizintoj de la kemia nomenklaturo.
Nikolao Menŝutkin (1842–1907) | ||
---|---|---|
![]() Rusa kemiisto respondeca pri la "Reakcio de Menŝutkin" kaj konvertado de terciaraj aminoj al kvaternara amoniaka salo. Li estis lernanto de Dmitrij Mendelejev kaj Aleksandro Voskresenskij.[3] | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-a de oktobro 1842Julia kalendaro 24-a de decembro 1842Gregoria kalendaro en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio | |
Morto | 22-a de januaro 1907Julia kalendaro 5-a de februaro 1907Gregoria kalendaro en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio | |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Sankt-Peterburgo Rusa Societo pri Kemio Universitato de Tubingeno Universitato de Parizo Universitato de Marburgo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto inventisto universitata instruisto ![]() | |
Laborkampo | Kemio, analiza kemio kaj organika kemio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis lernanto de Aleksandro Voskresenskij kaj eldonisto de la kemia periodaĵo de la Rusa Kemia Societo kaj tradukis la regulojn el la franca nomenklaturo en la rusan. Kiam Beilstein korekte identigis la erarojn en la rusa tradukado, kaj tio kondukus al konfuzo, Menŝutkin kontraŭvole agnoskis sian eraron dum malŝatadis la sugestojn de Beilstein por riparado de la eraroj.[4] Menŝutkin defendis sian tezon pri la reaktiveco de la fosfata acido kaj elmontris tion, ke la tri hidrogenatomoj de la molekulo ne estis ekvivalentaj kaj konsekvence la preferinda formulo devus estis HPO(OH)2 kaj ne la tiam konata P(OH)3.