Nowe Miasto (Szczecin)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nowe Miasto (germane Neustadt, esperante Nova Urbo) estas parto de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Nowe Miasto estas lokita en la kvartalo Śródmieście, apud rivero Odra. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 23-an lokon en la urbo kaj la 7-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 7864 loĝantojn[1].
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Nova Urbo | |
pole: Nowe Miasto | |
setlejo | |
Ruĝa Urbodomo ĉe la placo de Tobruk | |
Oficiala nomo: Nowe Miasto | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Śródmieście |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Nowe Miasto |
- koordinatoj | 53° 25′ 04.80″ N 14° 32′ 39.12″ O (mapo) |
Loĝantaro | 7 864 (26.04.2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Nowe Miasto enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Nowe Miasto (Szczecin) | |
Retpaĝo: nowemiasto.szczecin.pl/ | |
Fermi
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Centrum, Śródmieście-Zachód kaj Stare Miasto (norde), Międzyodrze-Wyspa Pucka (oriente), Turzyn (okcidente) kaj Pomorzany (sude).
Nowe Miasto apartenis al Szczecin ekde la 19-a jarcento. La plej konata objekto estas konstruaĵo de la fervoja stacidomo Szczecin Główny.