From Wikipedia, the free encyclopedia
Nzinga Mbande, ankaŭ Nzingha, Njinga, Zinga kaj Jinga Mbande, ankaŭ konata per sia portugala baptonomo, Dona Ana de Souza (n. ĉirkaŭ 1583 - m. la 17-an de decembro 1663) estis reĝino (Ngola) de la afrikaj ŝtatoj Ndongo (1624-1663) kaj Matamba (1631-1663) en la nuna Angolo. Ŝi estas fama pro sia milita kaj diplomatia talentoj kaj estas konsiderata simbolo de sendependeco en Angolo.
Nzinga Mbande | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1580 en Caculo Cabaça, Kingdom of Ndongo | ||||
Morto | 17-an de decembro 1663 (83-jaraĝa) en Kingdom of Matamba | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Loĝloko | Kingdom of Matamba vd | ||||
Ŝtataneco | Kingdom of Ndongo (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mbande a Ngola (en) vd | ||||
Gefratoj | Barbara of Matamba (en) kaj Ngola Mbande (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1624 ŝia frato mortis - eble murdita laŭ ordono de Nzinga aŭ per memmortigo[1] - kaj Nzinga ekregis, rezignis pri kristanismo. Kiel reprezalio, ŝi estis forpelita de la portugalaj koloniistoj kiuj nomumis vasalan reĝon. Nzinga alianciĝis kun la Imbangala, gastigis eskapintajn sklavojn, kaj kaptis la nordorienton de Matamba. Ĉi tie ŝi fondis novan regnon, kiu rezistis portugalajn influojn[2]. Danke al ŝiaj sukcesaj gerilaj teknikoj, ŝia armeo, kiun ŝi gvidis kun siaj fratinoj[2] kaj konsistis plejparte el virinoj[3], ŝi sukcesis defendi sin kontraŭ la portugaloj[4].
Unesko eldonis bildstrion pri la vivo de Nzinga[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.