Ocu
urbo en la gubernio Ŝiga de Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ocu (japane 大津市 [Oocu-ŝi], Hepburn: Ōtsu-shi, Kunrej: Ôtu-si, laŭvorte: granda haveno, foje ankaŭ latinliterigita Otsu) estas urbego ĉe la suda bordo de la lago Biŭa en Japanio. Ĝi estas la administra centro de la gubernio Ŝiga. La urbo situas en la historia regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), la centra parto de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 342 607 loĝantoj sur areo de 464,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 738 loĝantoj/km².
Ocu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 大津市 | ||||
Loko de Ocu en Ŝiga, Japanio. | |||||
kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • sateliturbo | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
Gubernio | Ŝiga | ||||
Municipokodo | 25201-8 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 464.1 km² | ||||
Loĝantaro (2021) | |||||
Tute | 342 607 | ||||
Denseco | 738/km² | ||||
Koordinato | 35° 01′ N 135° 51′ O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | Prunus serrulata | ||||
Floro | Eizansumire | ||||
Birdo | Ridmevo | ||||
Urbodomo de Ocu | |||||
Urboestro | Kenji Satō | ||||
Adreso | 〒520-8575 Goryōchō 3-1 | ||||
Telefononumero | +81-77-523-1234 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.otsu.lg.jp/ | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Ritto, Kusacu, Takaŝima, Koka, Kioto, Uĝi kaj Ujitawara.
Inter esperantistoj la urbo Ocu aparte konatiĝis en somero 1965, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie. La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Interalie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.