Oksazolidinono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oksazolidinono estas cikla ketono derivita el la oksazolidino, kvinmembra heterocikla ringo enhavanta oksigenatomon kaj unu nitrogenatomon respektive en la pozicioj 1 kaj 3 kaj unu karbonilon (-C=O). Kiam la heteroatomoj troviĝas en la 1-a kaj 2-a pozicio ni havas la izoksazolidinonojn. Tiamaniere ke tri oksazolidininaj izomeroj eblas.
Oksazolidinono | ||
Plata kemia strukturo de la 2-oksazolidinono | ||
Plata kemia strukturo de la 4-oksazolidinono | ||
Plata kemia strukturo de la 5-oksazolidinono | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 2-oxazolidinone | |
ChemSpider kodo | 2-oxazolidinone | |
PubChem-kodo | 2-oxazolidinone | |
Merck Index | 15,xxx | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solido | |
Molmaso | 87.078 g·mol-1 | |
Fandpunkto | 86 °C | |
Bolpunkto | 220 °C | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H317, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P272, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P333+313, P337+313, P363, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Multaj ordinaraj gram-pozitivaj patogenoj (ekzemple, Staphylococcus aureus, Enterococcus spp, kaj Streptococcus pneumoniae) fariĝas ĉiam kaj ĉiam rezistaj al antimikrobaj agentoj, kaj novaj drogoj kun aktiveco kontraŭ gram-pozitivaj bakterioj iĝas pli kaj pli necesaj.
La oksazolidinonoj ĝenerale estas antibakteriaj agentoj kiuj agas kiel inhibantoj de proteinaj sintezoj sur la ribosoma subunuo de la bakterio, kiu estas grava kondiĉo por reproduktado de bakterioj. Oksazolidinonoj estas uzataj kontraŭ gram-pozitivaj infekcioj kaj povas esti bakteriohaltigaj aŭ baktericidaj depende de traktota bakterio. Oksazolidinonoj specifa klaso da sintezaj antibiotikoj kaj tre potencaj kontraŭ multaj mikroorganismoj, tamen, ĝia tokseco al bestoj rezultis en forlaso de postaj disvolvoj el ĉi-komponaĵoj.[2]