From Wikipedia, the free encyclopedia
Orienta Barato estas regiono de Barato konsistanta el la subŝtatoj Bihar,[1] Ĝarkhando,[2] Okcidenta Bengalo,[3] Odiŝo[4] kaj ankaŭ el la unio teritoria Andamanoj kaj Nikobaroj.[5] La ĉefurbo de la regiono nome Kolkato estas la plej granda urbo de tiu regiono. La Kolkata Metropola Areo estas la tria plej granda de la lando.
La subŝtatoj Bihar kaj Okcidenta Bengalo estas en la Indus-Ganga ebenaĵo. Ĝarkhando estas en la Ĉotanagpur-Altebenaĵo. Odiŝo estas en la Orientaj Ghatoj kaj la Dekkana Altebenaĵo. La regiono limas kun Butano, Nepalo kaj la subŝtato Sikimo norde, la subŝtatoj Utar-Pradeŝo kaj Ĉatisgaro okcidente, la subŝtato Andra-Pradeŝo sude kaj la lando Bangladeŝo oriente. Ĝi limas ankaŭ kun la Bengala Golfo sudoriente. Ĝi estas konektita kun la Sepfratinaj Ŝtatoj de Nordorienta Barato tra la mallarĝa Siliguri Koridoro en la nordoriento de Okcidenta Bengalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.