Orjola provinco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Orjola provinco (ruse Орловская область) estas provinco en sudokcidenta parto de Rusio en Eŭropa parto etendiĝanta sur ebenaĵo kaj sur deklivoj. La plej alta punkto estas 282m. La provinco fondiĝis en 1937. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 724 686 loĝantoj sur areo de 24 652 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj provinco de Rusio, Administrado ...
Subjekto de Rusia federacio | |
Orjola provinco Орловская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Orjol |
Guberniestro | Andrey Klychkov (ekde ) |
Fondita | 27-a de Septembro 1937 |
Demografio | |
Loĝantaro | 786 935 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 32 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (96,1 %) ukrainoj (1,0 %) (Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj |
Geografio | |
Areo | 24 652 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 302000–303999 |
Aŭtokodoj | 57 |
OKATO | 54 |
ISO 3166-2 | RU-ORL |
Retpaĝaro | www.adm.orel.ru |
Fermi
52.8010536.4117
Oni minadas en la provinco feroercon.
Ekde 2006 267 municipoj funkcias (3 urbegaj municipoj, 24 distriktaj municipoj, 17 urbaj municipoj kaj 223 vilaĝaj municipoj).
La plej gravaj urboj (en mil) estas: Orjol 329 (industria centro); Livni 52 (maŝinindustrio); Mcensk 46,5; Bolĥov 12 (mebloprodukto); Znamenka 12; Nariŝkino 10; Verĥovje 8; Kolpni 7; Kromi 7; Glazunovka 7; Dmitrovsk 6.