Osman la 1-a
sultano de Otomana Imperio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Osman la 1-a aŭ Osman Ghazi (en otomana turka: عثمان غازى, latinigita: ʿOsmān Ġāzī; en turka: I. Osman aŭ Osman Gazi; mortis en 1323/4),[1][2] foje transliterumita arkaike kiel Othman, estis la estro de la tribo Kaji kaj la fondinto de la Otomana dinastio. La dinastio kiu portas lian nomon poste establis kaj regis en la Otomana Imperio (unue konata kiel Otomana Bejlik aŭ Emirlando). Tiu ŝtato, kvankam dekomence malgranda Turkomana[3] princlando dum la vivo de Osman, transformiĝis en monda imperio dum la jarcentoj post lia morto.[4] Ĝi ekzistis ĝis tuj post la fino de la Unua Mondmilito.
Osman la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عُثمان غازى | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1258 (1258-11-30) en Söğüt | ||||
Morto | 21-an de aŭgusto 1324 (1324-08-21) (65-jaraĝa) en Söğüt | ||||
Tombo | Bursa vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | malnova anatolia turka lingvo • araba vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Otomana dinastio vd | ||||
Patro | Ertuğrul vd | ||||
Patrino | Halime Hatun vd | ||||
Edz(in)o | Rabia Bala Hatun • Mal hatun vd | ||||
Infanoj | Orhan • Alaeddin Pasha • Fatma Hatun vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
Sultano de la Otomana imperio | |||||
Dum | 1299-1326 | ||||
Antaŭulo | - | ||||
Sekvanto | Orhan la 1-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pro la malabundo de historiaj fontoj datataj el lia vivodaŭro, tre malmulte certa informo pri Osman survivis. Eĉ ne unusola verkita fonto survivas el la regotempo de Osman,[5] kaj la Otomanoj ne registris la historion de la vivo de Osman ĝis la 15-a jarcento, pli ol cent jarojn post lia morto.[6] Pro tio, historiistoj trovas tre defia diferencigi inter fakto kaj mito en la multaj historioj kiujn oni rakontas pri li.[7] Unu historiisto eĉ deklaris tion malebla, priskribante la periodon de la vivo de Osman kiel "nigra truo".[8]
Laŭ lasta Otomana tradicio, la prauloj de Osman estis posteuloj de la Kayı tribo de Oguzaj Tjurkoj.[9] Tamen, multaj fakuloj pri fruaj Otomanoj konsideras tion kiel posta inventaĵo por plifortigi la dinastian legitimecon.[9]
La Otomana princlando estis unu el multaj Anatoliaj bejliklandoj kiuj aperis en la dua duono de la 13a jarcento. Situa en la regiono Bitinio en la nordo de Malgranda Azio, la princlando de Osman trovis sin aparte bone lokigita por lanĉi atakojn al la tiam jam vundebla Bizanca Imperio, kion liaj posteuloj finfine konkeros.