Pafado en Fakultata malsanulejo Ostrava
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pafado en Fakultata malsanulejo Ostrava okazis la 10-an de decembro 2019 ĉirkaŭ la 7.15 horo de mezeŭropa tempo. Ses pacientoj[1] perdis la vivon surloke, du pliaj estis vunditaj, sume estis damaĝitaj kvar viroj kaj du virinoj.[2] En vesperaj horoj proparolanto de la malsanulejo diris, ke du viroj vunditaj dum la pafado estas ekster vivdanĝero. En kritika stato tiel restis nur unu virino. La vunditoj estas enhospitaligitaj en unuo de intensa zorgo.
Rapidaj faktoj Ŝtatoj, Loko ...
Pafado en Fakultata malsanulejo Ostrava | |
---|---|
Konstruaĵo de malsanulejo | |
Ŝtatoj | Ĉeĥio |
Loko | Ostrava |
Speco de evento | pafado |
Dato | 10-a de decembro 2019 |
Mortigitoj | 7 (+ 1 kriminto) |
Vunditoj | 2 |
Uzita armilo | CZ 75 |
Fermi
La kriminto poste fuĝis el la loko kaj post esti kaptita mortigis sin.[3][4][5][6]