La 10-a de decembro estas la 344-a tago de la jaro (la 345-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 21 tagoj restas.
Je la 10-a de decembro okazis, interalie:
- 220: Lasta ĉina imperiestro el dinastio Han abdikis - komenciĝis epoko de Tri reĝlandoj
- 741: Zakario iĝis papo
- 1260: Venko de mamelukoj kontraŭ mongoloj en la unua batalo de Homs
- 1508: Laŭ iniciato de papo Julio la 2-a oni establis kontraŭvenecian Ligon de Cambrai
- 1520: En Wittenberg Marteno Lutero publike bruligis papan buleon Exsurge Domine, postulantan de li nuligi 95 tezojn
- 1582: Francio adoptis Gregorian kalendaron
- 1589: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: reĝino kaj granddukino Anna Jogajlido donis al Kobrin urban blazonon
- 1665: Dua angla-nederlanda milito: laŭ iniciato de Johan de Witt kaj Michiel de Ruyter establiĝis nederlanda marsoldataro
- 1671: Sultano de Otomana Imperio Mehmedo la 4-a deklaris militon kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1684: Referenca al la leĝoj de Kepler laboraĵo de Isaac Newton De Motu Corporum pri nocio de gravito kaj ties influo al orbitoj de planedoj estis tralegita en Reĝa Societo de Londono de Edmond Halley. La laboraĵo ampleksis komencojn de leĝoj pri movado, kiuj estis pli vaste klarigitaj en Principia
- 1710: Milito de hispana sukcedo: franca-hispana armeo venkis la aŭstran en la batalo de Villaviciosa (provinco Gvadalaĥaro)
- 1716: En Leipzig fondiĝis asocio de studentoj por instrui Biblion en la soraba lingvo
- 1768: Reĝa Akademio de Artoj fondita en Londono (organiza kunveno)
- 1789: Dum kunsido de Sejmo oni legis leteron de la reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 2-a en kiu li promesis aliancon kun Pollando sub kondiĉo de reformoj kaj plifortigo de plenuma povo en la ŝtato
- 1796: Rusia imperiestro Paŭlo la 1-a anoncis amnestion por ekzilitaj partoprenantoj de la insurekcio de Kościuszko
- 1799: Unua Respubliko de Francio adoptis metran decimalan sistemon
- 1812: Franca invado al Rusio: rusa armeo rekonkeris Vilnon
- 1817: Misisipio fariĝis la 20-a ŝtato de Usono
- 1825: Brazil-Argentina Milito komenciĝis inter Brazilo kaj Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata
- 1832: En Kartvelio oni arestis grupon de junaj nobeloj, kiuj organizis konspiron cele sendependigi Kartvelion — inspiritaj de la rusa decembrista revolucio kaj la pola Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1834: En Britio ekfunkciis unua registaro de Robert Peel
- 1846: Dispartigoj de Pollando-Litovio: Sluck estis transprenita kiel ŝtata posedaĵo de la Rusia Imperio
- 1848: Charles-Louis-Napoléon Bonaparte iĝis prezidento de Francio
- 1861: Usona Enlanda Milito: Kentukio kiel la 12-a subŝtato aliĝis al Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono
- 1865: Leopoldo la 2-a iĝis reĝo de belgoj
- 1868: En Londono ekfunkciis trafiklumoj sur placo antaŭ parlamentejo - unuafoje en la mondo (permane stirataj funkciis nur unu monaton)
- 1874: En vilaĝo Kłoda Mała (distrikto Bialski) protestante kontraŭ ĉikanoj ligitaj al altrudo de ortodoksismo, pola familio Koniuszewski sinbruliĝis (la gepatroj kun du infanoj). Józef Koniuszewski pli frue estis batita, impostigita kaj arestita - la decidon li faris responde al sciigo pri deviga bapto de lia filino en ortodoksa preĝejo
- 1877: Rusa-turka milito: post 5-monata sieĝo rusa-rumana armeoj konkeris Pleven
- 1879: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Izoldo
- 1896: En Parizo okazis premiero de la dramo Reĝo Ubu, kiu antaŭis superrealismon kaj Absurdan Teatron
- 1898: Traktato de Parizo - oni kontraktis pacon finantan la hispanan-usonan militon, Usono gajnis Kubon, Filipinojn, Porto-Rikon kaj Gvamon
- 1900: Armeo de la Rusia Imperio okupis Manĉurion
- 1901: Unuan fojon oni enmanigis la Nobel-premiojn pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo kaj paco
- 1902: En Tasmanio virinoj ricevis balotrajton
- 1903: Longtempa usona luokontrakto estis subskribita kun Kubo por la Golfo de Guantanamo
- 1909: Sveda verkistino Selma Lagerlöf iĝis unua virino gajninta Nobel-premion pri literaturo
- Unua mondmilito:
- 1918: La Ruĝa Armeo eniris forlasitan de germanoj Minsko, kiuj evakuiĝis post la Unua Mondmilito
- 1918: Slovakio: Revolucia Nacia Asembleo aprobis leĝon abolantan rangojn de nobelaro kaj ĉiujn privilegiojn elfluantajn de ili
- 1919: Keith Macpherson Smith kun sia frato Ross kiel unuaj en la mondo flugis de Anglio ĝis Aŭstralio
- 1924: Adolf Hitler antaŭtempe forlasis malliberejon
- 1927: En Ĝenevo marŝalo Józef Piłsudski partoprenis sesion de la Konsilio de Ligo de Nacioj pri normigo de la polaj-litovaj rilatoj
- 1931: Niceto Alcalá-Zamora iĝis unua prezidento de la Dua Hispana Respubliko
- 1931: Sovetunio: en Magnitogorsk ekfukciis metalurgiejo
- 1932: Siamo iĝis konstitucia monarkio
- 1936: Reĝo de Britio Eduardo la 8-a cedis tronon pro planata geedzeco kun usona divorcintino Wallis Simpson
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj deportis de Koźmin 48 polajn familiojn (300 personoj) kaj de Suwałki 3580 judojn, kiujn ili transportis al Ĝenerala Gubernio; germanoj sekrete sciigis pri kreo de juda kvartalo en Lodzo kaj malfondis tie polan protestantan paroĥejon; germana mararmeo haltigis en la Balta maro navigantan al Svedio ŝipon "Estonio", sur kiu estis 200 polaj rifuĝintoj de Litovio - oni arestis ĉiujn virojn
- 1940: Germanaj regopovoj likvidis ekzistantan en Lodzo Ukrainan Help-Komitaton; Adolf Hitler rezignis pri plano konkeri Gibraltaron; Franklin D. Roosevelt decidis ĉesigi liveradon de ŝtalo al Japanio; brita registaro pruntis al Ĉinio 10 milionojn da pundoj
- 1941: Holokaŭsto: germanoj murdis per gaso en Ekstermejo Chełmno ĉirkaŭ 1100 judojn alveturigitajn de Kowale Pańskie (distrikto Łęczyński); taĉmentoj de Pola Sendependa Brigado de Karpataj Pafistoj konkeris 2 montojn kaj aviadilejon ĉirkaŭ Tobruk; brita batalŝipo HMS Prince of Wales estis sinkigita de japanaj aviadiloj sur Sudĉina maro iĝante tombo de 327 maristoj; militdeklaro de Ĉinio, Panamo, Kubo kaj Salvadoro kontraŭ Germanio kaj Italio, kaj Norvegio kun Kolumbio rompis diplomatiajn rilatojn kun Japanio
- 1942: Taĉmento de germana polico pafmortigis en Niepołomice ĉirkaŭ 400 personojn, kaj en Wola Przybysławska (distrikto Lubelski) 16-19 polojn kun 2 judoj (pro helpo al judoj); Operaco Reinhardt: de Mława foriris la lasta transporto kun judoj al Aŭŝvico; Generalplan Ost: germana polico transportis de Zamość 644 polojn (kune kun infanoj) al koncentrejo en Aŭŝvico; pola ministro pri eksteraj aferoj en ekzilo Edward Raczyński prezentis al aliancanoj detalan raporton pri holokaŭsto, prilaboritan surbaze de dokumentoj liveritaj al Londono de Jan Karski - la noto, direktita al registaroj de Unuiĝintaj Nacioj, koncernis amasan ekstermadon de judoj en okupata de Tria Regno Pollando kaj apelaciis al ties haltigo (unua oficiala noto pri Holokaŭsto)
- 1943: Gestapo elveturigis de Varsovio 72 virojn al Aŭŝvico; en Tel-Avivo komencis aperi "Taglibro de Pola Armeo en Oriento"; tria bombado de Sofio fare de brit-usonaj aviadiloj
- 1944: naziaj regopovoj establis distingon por germanoj, kiuj subpremis la ribelon de Varsovio; en Moskvo Charles de Gaulle subskribis francan-sovetan pakton pri alianco kaj reciproka helpo
- 1945: Belorusa Gimnazio malfermiĝis en Regensburg (Germanio)
- 1945: Italio: Alcide De Gasperi iĝis ĉefministro
- 1947: Bulgario: la 6-a Granda Nacia Asembleo elektis Georgij Dimitrov kiel ĉefministron kaj komisiis al li formi registaron ĉe la Patriota Fronto
- 1948: Hungario: István Dobi iĝis ĉefministro
- 1948: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis ĉe UNO - ŝtataro de Orienta Bloko, Sauda Arabio kaj Sud-Afriko ne voĉdonis
- 1949: Ĉina Enlanda Milito: Popola Liberiga Armeo konkeris Ĉengduon, lastan urbon sur la kontinento regatan de Kuomintango
- 1954: En Novi Sad oni interkonsentis pri normigo de la komuna serbokroata lingvo
- Stalinismo (1956)
- 1961: Sovetunio kaj Albanio rompis diplomatiajn rilatojn
- 1962: Promocio de la brita filmo Lawrence of Arabia, reĝisorita de David Lean
- 1963: Kontraŭbrita ribelo en Jemeno eksplodis
- 1963: Belorusa Popola Respubliko: unua etapo de la produktado de kalio ekfunkciis en fabriko de Salihorsk
- 1964: Martin Luther King ricevis Nobel-premion pri paco
- 1969 Unua enmanigo de t.n. Nobel-premio pri ekonomiko fare de Sveda Nacia Banko
- 1980: Czesław Miłosz ricevis Nobel-premion pri literaturo
- 1980: En Pollando fondiĝis Defend-Komitato de la Malliberuloj de Konscienco
- 1981: Diskutante pri postulo de generalo Wojciech Jaruzelski pri militara kaj ekonomia helpo Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis pri neinterveno de la armeo en Polan Popolan Respublikon
- 1981: Usona revuo "The New England Journal of Medicine" publikigis noton pri nova malsano, kiu mortigis 95 homojn, plejparte samseksemulojn — unua scienca mencio pri aidoso
- 1983: En Oslo Danuta Wałęsa nome de ŝia edzo Lech Wałęsa akceptis Nobel-premion pri paco
- 1983: Procezo de Nacia Reorganizado: Raúl Alfonsín iĝis prezidanto de Argentino post pli ol sepjara militista diktaturo
- 1983: En Jamajko estis subskribita Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro
- 1984: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis Konvencion pri malpermeso apliki torturojn
- 1987: Zofia Romaszewska kaj Zbigniew Romaszewski, kreintoj de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR kaj de subtera Radio Solidareco, ricevis pro kontribuo al batalo pri homrajtoj Premion de la Fondaĵo Aŭroro ĉe Universitato Stanford en Kalifornio
- Revolucioj de 1989
- 1991: Loĝantaro de Montara Karabaĥo referendumis por sendependeco
- 1991: Senkomunismigo: la centra aleo de belorusa Minsko estis renomita omaĝe al Franciŝak Skarina (pli frue nomita Stalin-aleo, kaj de 1961 Lenin-aleo)
- 1993: Universitato de Vroclavo fondis ĉiujare organizatan informadikan olimpikon por mezlernejanoj kaj gimnazianoj el Pollando
- 1996: Konstitucio de Sud-Afriko anoncitis de Nelson Mandela
- 1997: Ĉefurbo de Kazaĥio estis translokigita de Almato al Astano
- 1999: En Helsinko Eŭropa Konsilio decidis inviti Bulgarion, Latvion, Litovion, Malton, Rumanion kaj Slovakion aliĝi al Eŭropa Unio
- 1999: Fernando de la Rúa iĝis prezidanto de Argentino
- 2003: Irana advokatino Ŝirin Ebadi iĝis unua islama virino, kiu ricevis Nobel-premion pri paco
- 2003: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago kondamnis eksan oficiron de la Armeo de Serba Respubliko Dragan Obrenović al 17 jaroj da mallibero pro militkrimoj kontraŭ bosnianoj en Srebrenica julie 1995
- 2007: Londono: koncerto de la angla rokbando Led Zeppelin (reveno de la bando)
- 2007: Cristina Fernández de Kirchner iĝis prezidantino de Argentino
- 2007: Televido Belsat, satelita televido en la belorusa lingvo, ekfunkciis en Pollando
- 2011: Interkonsente kun opozicio demisiis prezidento de Sud-Osetio Eduard Kokojti - favore al provizora prezidento
- 2012: En Centr-Afrika Respubliko partizanoj rekomencis ribelon por kaŭzi abdikon de prezidento François Bozizé
- 2013: Urugvajo kiel unua lando en la mondo oficialigis kultivadon, vendon kaj konsumadon de mariĥuano
- 2015: Mauricio Macri iĝis prezidento de Argentino
- 2016: Ne malpli ol 160 personoj pereis pro disfalo de la templo de Biblia Eklezio en Uyo, sud-orienta Niĝerio
- 2016: Varsovio: solena entombigo de revenigitaj de Usono postrestaĵoj de polaj oficiroj Henryk Floyar-Rajchman kaj Ignacy Matuszewski, kiuj septembre 1939 savis polan oron
- 2019: Sanna Marin iĝis ĉefministrino de Finnlando
- 2019: Ĉeĥio: pafado en Fakultata malsanulejo Ostrava - ses pacientoj perdis la vivon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- opozicia deputito de la Moskva Urba Dumao Ilja Jaŝin estis kondamnita al 8 jaroj kaj duono de mallibero pro "misinformado pri agoj de la rusia armeo"
- registaro de Aŭstralio enkondukis sankciojn kontraŭ Rusio kaj Irano; Maroko kiel unua afrika ŝtato liveros al Ukrainio armean helpon, rezervajn partojn por tankoj T-72
- 1394: Jakobo la 1-a, reĝo de Skotlando, duko de Albany, murdita (m. 1437)
- 1452: Johano Stoflero, germana matematikisto, astronomo, humanisto, astrologo, fabrikanto de astronomiaj horloĝoj kaj astrolaboj, rektoro (m. 1531)
- 1588: Isaac Beeckman, nederlanda sciencisto kaj filozofo, kuracisto, matematikisto, fizikisto kaj naturfilozofo (m. 1637)
- 1588: Johann von Aldringen, katolika generalo dum la Tridekjara milito
- 1623: Johann Adam Reincken, germana komponisto kaj orgenisto (baptiĝo) (m. 1722)
- 1751: George Shaw, angla botanikisto kaj bestosciencisto (m. 1813)
- 1776: Abraham Mendelssohn Bartholdy, germana bankisto kaj filantropo (m. 1835)
- 1787: Mikołaj Sikatka, pola paŝtisto, religia viziulo (m. 1857)
- 1790: Sámuel Bodola, hungara pastro, kalvinana episkopo (m. 1866)
- 1790: Jakob Philipp Fallmerayer, aŭstra klasika filologo kaj historiisto (m. 1861)
- 1792: Friedrich von Gärtner, germana arĥitekto (m. 1847)
- 1804: Carl Jacobi, germana matematikisto, konata de Jakobia matrico (m. 1851)
- 1804: Eugène Sue, franca verkisto, kuracisto, politikisto (m. 1857)
- 1815: Ada Lovelace, angla matematikistino kaj programistino, kreinta unuan en la historio algoritmon (m. 1852)
- 1818: František Ladislav Rieger, ĉeĥa politikisto kaj ekonomikisto, unu el kreantoj de la ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1903)
- 1821: Nikolaj Nekrasov, rusa poeto, literaturisto, eldonisto (m. 1878)
- 1822: César Franck, franca komponisto, orgenisto, muzikpedagogo (m. 1890)
- 1829: Károly Torma, hungara arkeologo (m. 1897)
- 1830: Emily Dickinson, usona poetino (m. 1886)
- 1830: Kálmán Tisza, hungara politikisto, ministeriprezidanto (m. 1902)
- 1845: Barbara Weigand, germana viziulino, mistikulino, servisto de Dio (m. 1943)
- 1851: Melvil Dewey, usona bibliotekisto, kreinto de la Dewey dekuma klasifiko (m. 1931)
- 1864: Heinrich August Luyken, germana-brita esperantisto, evangelia kristano kaj verkisto, aŭtoro de Pro Iŝtar kaj Palestino kaj la Biblio (m. 1947)
- 1870: Sophie Marie-Aline Menu de Ménil, franca baronino kaj katolika esperantistino (m. 1925)
- 1870: Adolf Loos, aŭstra arkitekto (m. 1933)
- 1885: Olga Fehér, hungara, poste rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1875)
- 1889: Paul Fliedner, germana urbestro kaj entreprenisto (m. 1970)
- 1890: László Bárdossy, hungara diplomato, faŝista politikisto, ĉefministro, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)
- 1891: Ilma Bernáth, hungara pentristino kaj desegnistino (m. 1961)
- 1891: Nelly Sachs, germana-juda Nobelpremiita poetino (m. 1970)
- 1894: Gertrud Kolmar, germana-juda poetino, viktimo de la fina solvo (m. 1943)
- 1896: Pál Hajdu, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro pereinta en Sovetunio (m. 1937)
- 1897: Karl Heinrich Waggerl, aŭstra verkisto, fotisto, nazio (m. 1973)
- 1900: Károly Gspann, rumania hungara kuracisto (m. 1948)
- 1904: Antonín Novotný, prezidento de Ĉehoslovakio (m. 1975)
- 1908: Olivier Messiaen, franca komponisto, orgenisto, instruisto kaj ornitologo, sinesteziulo (m. 1992)
- 1912: Wiktoria Ulma, polino murdita de germanoj pro kaŝado de judoj (m. 1944)
- 1920: Clarice Lispector, ukraina-brazila ĵurnalistino kaj verkisto pri konscifluo, poliglotino (m. 1977)
- 1921: Christine Brückner, germana verkistino (m. 1996)
- 1923: Jorge Semprún, hispana verkisto kaj politikisto (m. 2011)
- 1928: Milan Rúfus, slovaka poeto, eseisto, tradukisto (m. 2009)
- 1930: Imre Simonfi, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 2019)
- 1930: Erzsébet Zsakó, rumania hungara inĝenierino, eklezia verkistino (m. 2023)
- 1937: Karel Schwarzenberg, ĉeĥa nobelo kaj politikisto (m. 2023)
- 1940: Kinga Illyés, rumania hungara aktorino, deklamistino (m. 2004)
- 1940: Giuliano Turone, itala juristo kaj esperantisto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA
- 1941: Kyu Sakamoto, japana kantisto kaj aktoro (m. 1985)
- 1944: Andris Bērziņš, prezidanto de Latvio
- 1944: Elmar Lechner, aŭstra fakulo pri pedagogio (historia)
- 1945: Marek Grechuta, pola poeto, kantisto, komponisto, pentristo kaj kantaŭtoro (m. 2006)
- 1946: József Benedek, hungara skulptisto kaj desegnisto
- 1951: István Pávai, hungara muzikfolkloristo kaj universitata instruisto
- 1952: Péter Szabó, rumania hungara poeto
- 1956: Rod Blagojevich, usona politikisto, guberniestro de Ilinojo, demisiita pro korupto
- 1957: Michael Clarke Duncan, usona korpogardisto de famuloj, aktoro
- 1958: Cornelia Funke, germana verkistino
- 1965: Michal Šanda, ĉeĥa arkivisto, verkisto kaj poeto
- 1966: Jennifer Nitsch, germana aktorino (m. 2004)
- 1966: Edith González, meksika aktorino
- 1967: Shannon Hamm, usona mortmetal-gitaristo kaj komponisto
- 1977: Emmanuelle Chriqui, kanada aktorino
- 1980: Miren Ibarguren, eŭska aktorino
- 1989: Marion Maréchal-Le Pen, franca politikistino
- 1990: Shoya Tomizawa, japana motorciklisto (m. 2010)
- 1198: Averoeso, araba filozofo, matematikisto, teologo, kuracisto kaj politikisto (n. 1126)
- 1475: Paolo Uccello, itala pentristo kaj mozaikisto (n. 1397)
- 1508: Renato la 2-a, duko de Loreno (n. 1451)
- 1561: Kaspar Schwenckfeld, silezia religia reformisto (n. 1490)
- 1791: Jakub Frank, rabeno, filozofo, mistikulo, komercisto, religia reformisto, uzurpa profeto, astrologo, alkemiisto (n. 1726)
- 1813: Adalbert Barics, hungara juristo kaj profesoro (n. 1742)
- 1842: Mihály Szentiváni, hungara poeto, verkisto kaj publicisto (n. 1813)
- 1846: Lajos Nagy, hungara arkeologo kaj akademiano (n. 1997)
- 1850: François Sulpice Beudant, franca mineralogo kaj geologo, profesoro (n. 1787)
- 1850: Jozefo Bem, pola oficiro, hungara generalo, partoprenanto de la Novembra Ribelo kaj de la Printempo de la Popoloj en Hungario, kampomarŝalo de turka armeo (n. 1794)
- 1851: Karl Drais, germana arbaristo kaj inventisto de velocipedo, drezino kaj viandomuelilo (n. 1785)
- 1865: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de belgoj (n. 1790)
- 1875: Ferenc Toldy, hungara literaturhistoriisto (n. 1805)
- 1877: Gábor Fábián, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1795)
- 1884: Eduard Rüppell, germana naturalisto kaj esploristo (n. 1794)
- 1889: Ludwig Anzengruber, aŭstra verkisto kaj poeto (n. 1839)
- 1896: Alfred Nobel, sveda kemiisto, inventisto, filantropo, stariginto de Nobel-premio (n. 1833)
- 1909: Ruĝa Nubo, ĉefo de indianaj siuoj (lakotoj) sukcese kontraŭstarinta invadon de blankuloj (n. 1822)
- 1911: Joseph Dalton Hooker, angla botanikisto, vojaĝisto (n. 1817)
- 1927: Béla Reinbold, hungara biokemiisto, profesoro (n. 1875)
- 1936: Luigi Pirandello, itala Nobelpremiita verkisto kaj dramisto (n. 1867)
- 1945: Herman Anders Krüger, germana verkisto, politikisto kaj literaturhistoriisto (n. 1871)
- 1955: Mihály Perneki, hungara poeto kaj aktoro (n. 1897)
- 1968: Karl Barth, svisa teologo kalvinisma (n. 1886)
- 1978: Ed Wood, usona produktoro, reĝisoro, aktoro (n. 1924)
- 1984: András Szilágyi, rumania hungara kuracisto, verkisto, tradukisto (n. 1904)
- 1987: Olga Ábel, hungara verkistino, ĵurnalistino kaj redaktorino (n. 1905)
- 1996: Maryna Zagórska, pola tradukistino, kunlaborantino de la Komitato por Defendo de Laboristoj, justulino inter la popoloj (n. 1906)
- 1999: Károly Kazimir, hungara reĝisoro, verkisto, teatrestro (m. 1928)
- 1999: Franjo Tuđman, prezidento de Kroatio (n. 1922)
- 2000: Alcibiades González Meana, hispana aktivulo de Esperanto-movado en Asturio, kunfondintino de Esperanto-rondo kun sia frato Adonis González Meana (n. 1917)
- 2000: Wolfgang Tittelbach-Helmrich, germana teologo kaj pastoro (n. 1931)
- 2006: Augusto Pinochet, ĉilia diktatoro (n. 1915)
- 2012: Lisa Della Casa, svisa opera kantistino (soprano) (n. 1919)
- 2012: Josef Režný, ĉeĥa etnografio kaj muzikisto (n. 1924)
- 2012: Iajuddin Ahmed, preziden (to de Bangladeŝo (n. 1931)
- 2013: Jim Hall, usona ĵaza gitaristo kaj komponisto (n. 1930)
- 2014: Ralph Giordano, germana verkisto kaj reĝisoro (n. 1923)
- 2016: Robert Stiller, pola tradukisto, verkisto, lingvosciencisto, poligloto, esoterikulo (n. 1928)
- 2018: Robert Spaemann, germana romkatolikisma filozofo, profesoro (n. 1927)
- 2019: Gershon Kingsley, german-usona komponisto, pioniro de elektronika muziko kaj de Moog-sintezilo, kunkreinto de pluraj muzikaloj (n. 1922)
- 2022: Grant Wahl, usona sporta ĵurnalisto kaj komentisto (n. 1974)
La 10-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):