Paradokso de Olbers
kontraŭdiro inter la observo ke la nokta ĉielo estas malluma kaj la hipotezo ke la universo estas senŝanĝa kaj senfina / From Wikipedia, the free encyclopedia
La paradokso de Olbers estas la ŝajna kontraŭdiro inter la faktoj, ke la ĉielo estas nigra nokte, kaj ke Universon oni tiam supozigis konstantampleksa kaj senfina.
Ĝi havas la nomon de la germana astronomo Heinrich Olbers, kiu priskribis ĝin en 1823, sed la paradokson jam konis Kepler en 1610, kaj Halley kaj Chéseaux en la 18-a jarcento.